Hjalmar Riiser-Larsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1890 en Christiania |
Morto | 3-an de junio 1965 (74-jaraĝa) en Kopenhago |
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Infano | Bjørg Riiser-Larsen |
Okupo | |
Okupo | esploristo • entreprenisto • piloto • oficiro |
Hjalmar Riiser-Larsen (7a de Junio 1890 – 3a de Junio 1965) estis norvega aviadista pioniro, polusesploristo kaj negocisto. Inter liaj atingoj, li estas ĝenerale vidata kiel la fondinto de la Reĝa Norvega Aerforto.
Riiser-Larsen naskiĝis en Oslo, Norvegio, en 1890. En 1909, kiam li estis nur naŭdekjaraĝa, li aliĝis al la Norvega Marakademio kaj en 1915 al la jŭs formita Reĝa Norvega Maraera Servo. Post la Unua Mondmilito, li servis kiel ĉefa estro de la fabriko de la RNMS ĝis pli veterana oficiro estis nomumita. En 1921, li aliĝis al la Aviada Konsilio, tiam parto de la Norvega Ministerio de Defendo, kiel sekretario. Tio havigis al li la oportunon studi la novegan militistan kaj civilan aviadilajn infrastrukturojn pri kiuj la Konsilio respondecis. Li iĝis ofta piloto de aeritineroj uzataj de la novaj aerkompanioj.
Li partoprenis en la polusaj ekspedicioj de Roald Amundsen de 1925 kaj 1926.
Bibliografio
- Hjalmar Riiser-Larsen, Femti År for Kongen (Kvindek jaroj por la reĝo, membiografio de Riiser-Larsen), Oslo: Gyldendal Norsk Forlag, 1958.