Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.
Esprimo
Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚’historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.
Pli vasta estas la vorto ‚’historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. Herodoto aŭ Gregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.
Eduko kaj profesio
La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.
Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.
Specoj de historiistoj
La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).
Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.
Famaj historiistoj
Listo de helenlingvaj historiistoj
Nomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Akusilaos el Argos | 2-a duono 6-a jarcento a.K. | 1-a duono 5-a jarcento a.K. |
Antiochos el Syrakus | ĉirkaŭ -423 | |
Appianos el Alexandria | 2-a jarcento | |
Aristobulos el Kassandreia | 1-a duono de 4-a jarcento a.K. en Kassandreia | -301 |
Arrianus el Nikomedien | ĉ. 95 | 175 |
Cassius Dio | 155 en Nikaia en Bithynien | post 229 |
Charon el Lampsakos | ĉirkaŭ 480--477 | 2-a duono 5-a jarcento a.K. |
Dinon el Kolophon | 4-a jarcento a.K. | |
Diodor | 1-a jarcento a.K. | |
Dionysios el Halikarnassos | 1-a jarcento a.K. | |
Ephoros el Kyme | ĉ. -400, Kyme | -330 |
Hekataios el Milet | -560 | ĉ. -485--475 |
Hekataios el Abdera | 2-a duono 4-a jarcento a.K. | 3-a jarcento a.K. |
Hellanikos el Lesbos | ĉ. -490/-480 Mytilene (Lesbos) | ĉ. -400 Perperene (Mysien) |
Herodianos | ĉ. 178, verŝajne Sirio | ĉ. 250 |
Herodoto | ĉ. -484, Halikarnassos | ĉ. -425 |
Hieronymos el Kardia | ĉ. -360 | post -272 |
Hippys el Rhegion | ||
Ion el Chios | ĉ. -480 | ĉ. -422 |
Kallisthenes el Olynth | ĉ. -370 | ĉ. -327 |
Kleitarchos | 4-a/3 jarcento a. K. | |
Ktesias el Knidos | 2-a duono 5-a jarcento a.K. | 1-a duono 4-a jarcento a.K. |
Luka | 1-a jarcento | |
Megasthenes | ĉ. -350 | ĉ. -290 |
Pausanias | ĉirkaŭ 115 (Malgranda Azio) | ĉirkaŭ 180 |
Pherekydes el Atenoj | 2-a duono 6-a jarcento a.K. | 1-a duono 5-a jarcento a.K. |
Quintus Fabius Pictor | ĉ. -254 | ĉ. -201 |
Philinos el Akragas | 3-a jarcento a.K. | |
Plutarko | ĉ. 45 en Chaironeia | ĉ. 125 |
Polibio | ĉ. -201 en Megalopolis sur Peloponnes | ĉ. -120, Loko nekonata |
Strabono | ĉ. -63 en Amaseia en Pontos (Amasya) | post 23 (26?) n. E.) |
Theopompos el Chios | ĉ. 378/-377 sur Chios | inter 323 kaj -300 en Aleksandrio |
Tucidido | ĉ. 460 a. K. | inter -399 kaj -396 |
Xanthos de Lyder | 5-a jarcento a.K. | |
Ksenofono el Atenoj | ĉ. 426 a. K. | post 355 a. K. |
Romiaj historiistoj kaj arkivistoj
Nomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Gaius Iulius Caesar | 13-a de julio 100 a.K. en Romo | 15-a de marto 44 a.K. |
Cremutius Cordus | 25 n. Chr. | |
Marcus Porcius Cato Censorius | 234 a.K. en Tusculum | 149 a.K. en Romo |
Publius Annius Florus | 2-a jarcento | |
Jozefo Flavio | 37/38 en Jerusalemo | ĉ. 100 |
Junianus Justinus | ||
Titus Livius | supozeble -59 en Patavium, nuntempe Padua | ĉ. 17 p.K. en Patavium |
Marius Maximus | ĉ. 165 n. e. | ĉ. 230 n. e. |
Cornelius Nepos | ĉ. 100 a.K. | ĉ. 25 a.K. |
Pamphila | ||
Velleius Paterculus | ĉ. 19 a.K. | ĉ. 31 p.K. |
Quintus Curtius Rufus | supozeble 1-a jarcento | |
Gaius Suetonius Tranquillus | inter 70 kaj 75 p.K. | ĉ. 130-140 p.K. |
Gaius Sallustius Crispus | 1-a de oktobro 86 a.K. en Amiternum | 13-a de majo 35 a.K. en Romo |
Tacitus | ĉ. 55 | post 115 |
Pompeius Trogus | 1-a jarcento a.K. |
Malfruantikaj historiistoj (de ĉirkaŭ 300 ĝis 600 n. e.)
Nomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Agathias | ĉ. 536 en Myrina | ĉ. 582 en Konstantinopolo |
Ammianus Marcellinus | ĉ. 330 Antiochia ĉe Orontes/Sirio | ĉ. 395 verŝajne en Romo |
Cassiodor | ĉ. 490 en Scylaceum | ĉ. 583 |
Eunapios el Sardes | 345 | 420 |
Eusebius el Caesarea | 260-264 | 337-340 |
Eutropius | 4-a jarcento | |
Johannes Malalas | ĉ. 490 en Antiochia | ĉ. 570 en Konstantinopolo |
Jordanes | supozeble 552 | |
Marcellinus Comes | post 534 | |
Menander Protektor | 6-a jarcento | |
Olympiodoros el Theben | 5-a jarcento | |
Philostorgios | ĉ. 368 en Borissos | verŝajne post 433 |
Priskos | ĉ. 472 | |
Prokopios el Caesarea | ĉ. 500 | ĉ. 562 |
Theophylaktos Simokates | frua 7-a jarcento | |
Zosimos | 2-a duono 5-a jarcento | 1-a duono 6-a jarcento |
Historiistoj de Bizantio
Nomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Teofano Homologeto | ĉ. 760 en Konstatinopolo | 817 aŭ 818 en Samothrake |
Johano Skilitces | 2-a duono de 11-a jarcento | |
Mikaelo Psellos | 1017-1018 en Konstantinopolo | 1078 |
Nikephoros Bryennios | 1062 en Orestias (Adrianopolo) | 1137 en Konstantinopolo |
Anna Komnena | 1083 en Konstantinopolo | ĉ. 1154 |
Niketas Choniates | ĉ. 1150 en Chonai | ĉ 1215 en Nikaia |
En mezepoko:
En nova epoko:
Esperantistaj historiistoj
Homoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio: