Historia tombejo vajmara
tombejo [+]
Koordinatoj50° 58′ 21″ N, 11° 19′ 32″ O (mapo)50.972511.3256Koordinatoj: 50° 58′ 21″ N, 11° 19′ 32″ O (mapo)

Map
Historia tombejo vajmara
Vikimedia Komunejo:  Historischer Friedhof Weimar [+]
Weimar Historischer Friedhof@Übersichts-Plan 2015

La Historia tombejo vajmara (germane: Historischer Friedhof Weimar) en Vajmaro estas unu el la plej vizitataj de tute Germanujo. Kune kun la Princa kripto kaj la najbara rusa-ortodoksa kapelo ĝi apartenis ekde 1998 al la Unesko-mondheredaĵo. Ĝi malfermitis en 1818 kaj estas nuntempe parko kun multaj malnovaj arboj sur altaĵo en la sudokcidento de la urbo en la proksimeco de Poseck-ĝardenoj.

Historio

Tilia aleo kun la Princa kripto fone

Posteulante de la Jakobo-tombejo ĝi konsekritis solene en 1818. Ĝia norda parto faritis laŭ ekzemplo de tombejoj en Herrnhut kaj Dessau: ĝia enirejo ĉefa troviĝis en la mezo orienta, nome ĉe la nuna strato Karl-Haußknecht-Straße. Aksoj formas akuratan partigon. Ene de la tiel kreitaj kvadratoj estiĝis individuaj tomboj dume ĉevande oni havis/havas familiajn.

Grandduko Karlo Aŭgusto komisiis ekde 1823 ĉefkonstruiston Clemens Wenzeslaus Coudray starigi funebran kapelon por la princa familio dume la tiean kapelon ortodoksan planis Ferdinand Streichhan (1860-62). Ekde 1835 pligrandigitis la areo suden pro kio la nur en 1815 malfermita Centra landa arbokultivejo devas translokiĝi. Alia pligrandigo okcidenten ekde 1861 postulis la intertempan forigon de la Schardt-tombojn je la malkomenco de la transversa aleo. Post kiam la kadavrejo malkonstruitis la ĉefa enirejo troviĝas norde.

La elstara valoro de la tombejo malnova estas kaj ĝia impona arkitekture fermita ensemblo kaj ĝia memorigloka funkcio pri la ora (Goethe) kaj arĝenta (granddukeco de Karlo Frederiko kaj Karlo Aleksandro) epokoj de Vajmaro.

Famuloj entombigitaj ĉi tie (elekto)

Ĉirkaŭ la princa kripto grupiĝas multaj tomboj de famuloj. Jen la plej gravaj:

Literaturo

  • Hannelore Henze, Doris-Annette Schmidt: Der historische Friedhof zu Weimar. RhinoVerlag, Ilmenau 2011, ISBN 978-3-939399-08-7.
  • Ilse-Sibylle Stapff: Historische Grabstätten in Weimar. Jakobskirche, Jakobsfriedhof und historischer Friedhof. Wartburg Verlag, Weimar 2004, ISBN 978-3-86160-157-9.
  • Klaus-Jürgen Winkler, Herman van Bergeijk: Das Märzgefallenen-Denkmal. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2004, ISBN 978-3-86068-228-9.
  • Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Herausgeber: Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, kvina eldono, Weimar 1990. ISBN 3-7443-0010-2

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.