His Trysting Place
mallonga filmo
Originala titolo His Trysting Place
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1914
Ĝenro komedia filmo, muta filmo
Kameraado Frank D. Williams
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin
Produktisto(j) Mack Sennett
Scenaro Charlie Chaplin
Rolantoj Charlie Chaplin  Mabel Normand  Mack Swain  Phyllis Allen  Charley Chase  Frank Hayes  Glen Cavender  Helen Carruthers  Billy Gilbert
Produktinta firmao Keystone Studios
IMDb

His Trysting Place ("Lia amrendevuejo") estas mallongdaŭra silentfilmo de Charlie Chaplin el 1914. Ĝi estis verkita kaj reĝisorita de Charlie Chaplin kaj ĉefrolita de Chaplin kaj Mabel Normand.

Temo

Charlie kaj lia amiko Ambrose renkontiĝas en restoracio kaj hazarde foriras kun manteloj unu de la alia. Charlie estis aĉetonta bebobotelon kaj Ambrose estis sendonta amleteron kiu estis en la poŝo de lia mantelo. La edzino de Charlie trovas la leteron kaj pensas ke li havas sekretan amatinon kaj la edzino de Ambrose kredas ke li havas ekstergeedzan infanon. Polemiko ekestas en la parko inter Charlie kaj lia edzino kaj inter Ambrose kaj lia edzino. Ĝi estas solvita ĉe la fino, sed Charlie ekigas alian batalon inter la alia paro montrante al la edzino de sia amiko la amleteron kiu estis en lia poŝo.

Rolularo

Video

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.