Inflaciego estas proceso de rapidega senvalorigado de mono, kaŭze de tuta perturbo de moncirkulada sistemo. Rezulte, prezoj kreskas tre rapide kaj permanente. Oni parolas pro la inflaciego, kiam preznivelo kreskas pli rapide ol 50% monate.
Rezulte de inflaciego, homoj povas reveni de mono al natura interŝanĝo.
Ekzemploj
- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank
- La hungara pengő post Dua mondmilito
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.
- Zimbabva dolaro ekde 2007[1] ĝis 2009
- Venezuelo ekde 2016[2]
- 1000-Marka monbileto remarkita per ruĝa skribaĵo 1 000 000 000 (1 biliono) Markoj, eldonita en Germanio dum la inflaciego de 1923
Referencoj
- ↑ Faturová, Marie. Inflace v Zimbabwe se blíží 100 000 procentům (ĉeĥe). MAFRA (2007-07-31). Alirita 2017-09-17.
- ↑ Lišková, Adéla. Hyperinflace ve Venezuele: Bitcoin jako protest proti systému (ĉeĥe). Roklen Holding (2017-03-19). Alirita 2017-09-17. “Inflace – nebo spíše hyperinflace – dosahuje ve Venezuele obludných rozměrů. Podle dat, která zveřejnila venezuelská centrální banka, se v minulém roce tamní cenová hladina zvýšila o více než 180 %. Podle odhadu MMF by to však mělo být dokonce 470 %, přičemž v letošním roce pak neuvěřitelných 1660 %.”.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.