Hiper-rapideco-stelo estas tre rapida stelo.
Nomoj en aliaj lingvoj
- La nomo en germana lingvo estas: Hyperschnellläufer.
- La nomo en angla lingvo estas Hyper-Velocity Stars.
Rapideco
- La rapideco estas tre granda, la stelo povas forlasi la laktan vojon.
Teorioj pri rapideco de steloj
- Oni havas multajn teoriojn pri la granda rapideco.
- Laŭ la plej ofta teorio la stelo estis akcelita (plirapidigita) per la nigra truo en la centro de la lakta vojo.
- Laŭ alia teorio la stelo akiris la grandan rapidecon per renkontiĝo de lakta vojo kun alia, pli malgranda Galaksio antaŭ 150 milionoj jaroj.[1]
- En la sama referenco n-ro 1 estas alia teorio: Ulrich Heber de la germana Universitato Erlangen-Nürnberg supozas: La stelo estis en la proksimeco de supernovao. La eksplodo de la supernovao forpuŝis la stelon rapidege.
La stelo HD 271791
- La stelo HD 271791, vidu Henry-Draper-Katalogon, estas speciala. Oni observis la Trajektorion, la flugan kurvon. La stelo ne estis en proksimo de la centro de la lakta vojo.
- La stelo HD 271791 ankaŭ diferencas de normala ĥemio de stelo, la stelo ekzemple enhavas Silicion.[2][3][4]
Referencoj
- ↑ Olaf Stampf: Katapult für Sonnen, Spiegel Online 7. September 2009
- ↑ Ulrich Heber: Auf der Schleuderbahn aus der Galaxis, innovations report 3. März 2009
- ↑ Maria Fernanda Nieva, Ulrich Heber and Norbert Przybilla: Neuer Hyperschnellläufer entdeckt: Diesmal war es nicht das Schwarze Loch im Zentrum der Milchstraße, Max-Planck-Instituto por Astrofiziko 7-a januaro 2009
- ↑ DER SPIEGEL NR.37/09 S.126
Artikolo de Erich von Däniken
- En svisa gazeto www.blickamabend.ch de 14-a decembro 2010 Erich von Däniken atentigis al objekto " HD 271791".
- La stelo HD 271791 vojaĝas kun rapideco de ĉirkaŭ 2 milionoj kilometroj/h. Laŭ Erich von Däniken la scientistoj ne povas ankoraŭ bone klarigi la rapidecon de la stelo HD 271791, en Henry-Draper-Katalogo numero 271791.
Artikoloj pri HD271791
- Ulrich Heber, Heinz Edelmann, Ralf Napiwotzki, Martin Altmann und Ralf-Dieter Scholz: „The B-type giant HD 271791 in the Galactic halo. Linking run-away stars to hyper-velocity stars“, 2008, Astronomy and Astrophysics, 483, L21 Norbert Przybilla, Maria Fernanda Nieva, Ulrich Heber kaj Keith Butler, „HD 271791: An Extreme Supernova Runaway B Star Escaping from the Galaxy“, 2008, Astrophysical Journal Letters, 684, L103
Vidu ankaŭ
- HVS 4
Eksteraj ligiloj
- mpa pri HD 271791 en germana lingvo
- pri HD271791 en germana lingvo Arkivigite je 2010-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- pri HD 271791
- pri HD 271791
- pri HD 271791 - Sternberg Astronomical Institute
- paĝoj 37 kaj 66 Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
(La paĝo estas traduko de germana vikipedio.)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.