En geometrio, hiperĉelo aŭ hiperedro estas ero de hiperpluredro aŭ kahelaro, kiu mem estas hiperpluredro de malpli granda dimensio.
Iam vorto "hiperĉelo" estas uzata por ero je unu dimensio pli alta ol ĉelo, do por 4-hiperĉelo.
5-dimensia hiperpluredro aŭ 4-dimensia kahelaro estas konstruita el 4-dimensiaj hiperĉeloj, 3-dimensiaj ĉeloj, 2-dimensiaj edroj, 1-dimensiaj lateroj, kaj 0-dimensiaj verticoj.
Hiperĉeloj de iuj dimensioj havas specifajn nomojn. Konsideru n-dimensian hiperpluredron aŭ de (n-1)-dimensian kahelaron.
|
|
La du vicoj de la nomoj, tiu de la subo kaj tiu de la supro, interkovriĝas, depende de n. Ekzemple por pluredro n=3, do vertico = kulmino, latero = kresto, edro = faceto.
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Faceto en MathWorld.
- George Olshevsky, Faceto en Glossary for Hyperspace.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.