Hindupur
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 515201
Demografio
Loĝantaro 151 677  (2011) [+]
Loĝdenso 3 975 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo)13.8377.49Koordinatoj: 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo) [+]
Alto 621 m [+]
Areo 38,16 km² (3816 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hindupur (Andra-Pradeŝo)
Hindupur (Andra-Pradeŝo)
DEC
Hindupur
Hindupur
Situo de Hindupur
Hindupur (Barato)
Hindupur (Barato)
DEC
Hindupur
Hindupur
Situo de Hindupur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hindupur [+]

Hindupur (telugue హిందూపురం) aŭ Hindupuram estas urbego en suda Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Sri Sathya Sai.

Panoramo en Hindupur

Geografio

Hindupur situas laŭ la bordoj de tute sekigita rivero en alteco de 621 metrojn. Tumakuru troviĝas 68, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 71, Bengaluro 94, Kolar 103, Madanapalle 113, Ĉitradurga 127, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 438, Mumbajo 759, Kolkato 1503, tutlanda ĉefurbo Delhio 1647 kilometrojn.

Demografio

En 2011 la populacio de Hindupur estis 151835. La legopovo estas 76,4%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.

Templo en Hindupur

Historio

Hindupur-municipo estis formita en 1920 dum dominado de britoj, kiuj foriris en 1947.

Ekonomio

En Hindupur oni produktas vestaĵojn kaj manĝaĵojn, krome grava parto de la ekonomio estas la komercado.

Klimato

Jare pluvas en Hindupur averaĝe po 552 mm.

Edukado kaj lingvoj

La lernejoj instruas en Hindupur en pluraj lingvoj, inkluzive de la angla, la telugua, la urdua kaj la kannada. La telugua estas la oficiala lingvo, sed ankaŭ la kannada estas vaste konata.

Religio

Preskaŭ 64% de la loĝantaro estas hinduoj, proksimume 35% estas islamanoj.

Trafiko

Hindupur havas trairan fervojan linion kaj gravaj 4 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Puttaparthy.

Vidindaĵoj

Hindupur estas grava loka pilgrima centro kun kelkaj temploj ene kaj ĉirkaŭe.

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.