Rokoloĝanta cerkomelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cercomela fusca (Blyth, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Rokoloĝanta cerkomelo aŭ Hindia cerkomelo (Cercomela fusca) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia kaj komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en nordocentra Barato. Foje la specio estas nomata kiel Bruna rokocerkomelo.[1]
Ĝi estas surgrunda manĝanta birdo, kiel plej parto de saksikolenoj; fakte en tiu grupo estas la ununura grundomanĝanta subfamilio en la familio de Muŝkaptuledoj; ĝis antaŭnelonge ili estis en la familio de la Turdedoj.
Distribuado
Ĝi estas endemia de centra duoninsulo de Hindio, norde de la rivero Narmado, el Panĝabo (Pakistano) okcidenten tra Panĝabo (Barato), Utar-Pradeŝo, Biharo al Okcidenta Bengalo, kaj al okcidentaj deklivoj de Himalajo ĝis 1300 m. Oni konstatis vagantojn en Nepalo kaj Norda Pakistano. Ĝi estas komuna specio, sed neuniforme distribuata; kaj montras ankaŭ kelkajn lokajn sezonajn movojn.[2]
Aspekto
Tiu orientalisa specio estas pli granda ol la Dompasero (ĉ. 17 cm), tiu estas ruĝecbruna birdo, malhelbruna supre, kaj helruĝecbruna sube, kun pli malhelaj flugiloj kaj nigreca vosto. Ĝi estas simila al la ino de Blankaŝultra saksikolo, sed ĝi ne havas la ruĝechelbrunan subpugon (makulon subvostan). Ili povas esti konfuzitaj ankaŭ kun la ino de la Blua rokturdo dumfluge.[3]
La voĉo konsistas el fajfa ĉii dum kliniĝas ritme la supran korpon kaj milda turdeca kanto dum la reprodukta sezono. Ĝi estas bona imitanto, oni konstatis imitadon perfektan de la kantoj de la Flavokula silvio, Tikela blua muŝkaptulo kaj de la Griza Koraceneto.[2] La alarmalvoko estas akra ĉek-ĉek. Oni konstatis ĝis 8 diferencajn specojn de alvokoj.[4]
Vivejo kaj kutimaro
Ĝi loĝas en rokaj montetoj, ravinoj, ruinoj de antikvaj tomboj kaj fortikaĵoj kaj en ĉeurbaj setlejoj, foje vizitante neloĝatajn domojn aŭ nestumantaj ĉe traboj. Ĝi videblas sola aŭ en paroj.
Ĝi manĝas surgrunde insektojn, ĉefe skarabojn, formikojn kaj aliajn, ĉefe surgrundajn insektojn. Kutime ĝi estas maltimida kaj fidema. Agresema ĉeneste kaj preta ataki sciurojn, ratojn, lacertojn aŭ aliajn entrudulojn.[2]
Reproduktado
La sezono estas el februaro al aŭgusto, ĉefe el aprilo al junio. La nesto estas fuŝeca tasforma nesto konstruita el radikeroj, lano, haro ktp., lokita en rokfendo aŭ murtruo. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn, kiuj estas palbluaj kun ruĝecaj punktoj je la larĝa pinto. Nur la ino kovas. Elnestiĝo okazas 14/15 tagojn post eloviĝo. La junuloj estas sekse maturaj post unu jaro. Foje okazas du ovodemetado jare kaj eĉ ĝis tri.
Bildaro
Referencoj
- ↑ Grewal, Bikram; Bill Harvey kaj Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions / Princeton University Press. p. 309
- 1 2 3 Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2a eld.,10 vol, 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 1692, vol. 9, p. 21-22.
- ↑ Ali, Salim; J. C. Daniel. (1996) The book of Indian Birds, Twelfth (Centenary) edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press. ISBN 978-0195637313.
- ↑ Sethi, V.K., Bhatt, D. 2008 Call repertoire of an endemic avian species, the Indian chat Cercomela fusca. Current Science 94 (9):1173-1179 PDF
Aliaj referencoj
- White, L.S. (1919): Nesting habits of the Brown Rockchat Cercomela fusca. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26(2), 667-668.
- Donahue, J.P. (1962): Field identification of the Brown Rock Chat. Newsl. for Birdwatchers. 2(10), 5-6.
- Khacher, Lavkumar (2000): Brown Rock Chat Cercomela fusca: extension of range into Gujarat. Newsl. for Birdwatchers. 40(3), 41.
- Mathews, W.H. (1919): Nesting habits of the Brown Rockchat Cercomela fusca. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26(3), 843-844.