Himnologio estas la klera traktado de la religia kantado, aŭ himnado, en ĉi ties diversaj aspektoj, kun aparta emfazo al ĥora kaj kunvena kantado en diservo. Oni povas pli-malpli klare distingi ĝin disde la himnarto mem, kiu estas la kreado kaj praktikado de tia kantado.

Himnologoj, kiel ekzemple John D. Julian, povas studi la historion kaj originojn de himnoj kaj de adorkantadaj tradicioj, la biografiojn de la homoj, kiuj verkis kantojn pasintajn en la ĥoran aŭ kunvenan repertuaron, la interrilatojn inter tekstoj kaj melodioj, la historiajn procezojn (kaj popolajn kaj redaktajn) kiuj ŝanĝis la himnajn tekstojn (kaj eventuale melodiojn) dum jarcentoj, kaj la socipolitikajn, telogiajn kaj estetikajn disputadojn pri diversaj stiloj de kantata adorado.

Konataj himnologoj

17-a jarcento

20-a jarcento

Eksteraj ligiloj

En Esperanto:

En la germana:

En la angla

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.