Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Espero (apartigilo)
La Espero
“La Espero”
nacia himno
kantoteksto L. L. Zamenhof
ekde 1890 (teksto)
1891 (muziko de Adelsköld)
1903 (muziko de Motteau)
1909 (muziko de Félicien)
muzika ekzemplo
"La Espero" Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).

La Espero estas poemo verkita de Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto, kaj unue publikigita (sen titolo) en Plena Lernolibro de la Tutmonda Lingvo Esperanto por Rusoj, 1890.

Teksto

1.

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

2.

Sub la sankta signo de l’ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

3.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

Priskribo

La teksto de la himno estas kvintrokeo; tiel, ĉiuj rimoj estas inaj. La rimskemo estas la ordinara (ABAB CĈCĈ …). Multaj rimoj estas adasismaj (“soifanta” / “militanta”; “batalantoj” / “esperantoj”; ktp), pro la frua dato de la verko, kiam la reguloj de Esperanta verso ne estis bone difinitaj. Pri tio, Kálmán Kalocsay kritikas jene:

Citaĵo
 Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn. Sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj, per kunrimigo de samaj gramatikaj elementoj: anta–anta, iĝi–iĝi, ema–ema ktp. Ekzemple el la 12 rimparoj de »La Espero« kvin estas tiaj sufiksrimoj […] 
 [1]:92

La teksto estas ĝenerale gaja, kaj temas pri la movado por internacia lingvo kaj specife por Esperanto. La poemo rigardas internacian lingvon kiel solvon de la konfliktoj inter nacioj, kaj plurfoje emfazas pacismon (“Ne al glavo sangon soifanta”, “pacaj batalantoj”, “laboro paca”). La internacia lingvo, laŭ la poemo, rezultigos utopion (“la bela sonĝo de l’ homaro / por eterna ben’”).

Uzo

La kanto estas ofte uzata kiel la himno de la Esperanto-movado, kaj oni kutime kantas je melodio de Félicien Menu de Ménil. Laŭ Marjorie Boulton, “La espero restas oficiala himno por esperantaj kongresoj kaj similaj kunvenoj”.[2]

Kelkaj Esperantistoj obĵetas la uzadon de la termino "himno" por "La Espero", argumentante, ke tiu termino havas religiajn kaj naciismajn nuancojn.[3] Tiu "himno" uzas trifoje la vorton "sankta(n)", kiun la juda religio konata de Zamenhof rezervas sole por Dio kaj por la aferoj kiuj rilatas al Dio (aŭ almenaŭ, ĝi estas la esperanta vorto elektita de Zamenhof por esprimi tiun koncepton, en sia traduko de la Malnova Testamento). Do la himno atribuas al la esperanta fenomeno la kapablon kiun havas nur Dio laŭ la tradicia judreligia vidpunkto. Kaj simila argumento ekzistas pri la uzo de "eterna ben'" en la fina frazo.

Muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Melodioj por La Espero.
Paĝo 1Paĝo 2

Pluraj melodioj estis verkitaj por la himno.

Ankaŭ la himno de Ido uzas la saman melodion de Ménil, sed kun malsama teksto.

Referencoj

  1. Kalocsay, Kálmán. (1931) “La Esperanta Rimo”, Lingvo Stilo Formo (esperante). Budapeŝto: Literatura Mondo, p. 92–115.
  2. Boulton, Marjorie. (1984) Ne nur leteroj de plum-amikoj. Esperanta literaturo — fenomeno unika (esperante). Malmö: Eldona Societo Esperanto.
  3. Árpád Rátkai: "La himno kaj la dua jarcento" (aprilo 1992)
  4. Ni organizis Polan Esperanto-Kongreson ĉe la retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Videoregistraĵoj
Aliaj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.