![](../I/Himalayan_Serow_Pangolakha_Wildlife_Sanctuary_East_Sikkim_Sikkim_India_13.02.2016.jpg.webp)
Masklo de Himalaja kaprikorno en Sikimo.
![תפוצת סרו ההימלאיה](../I/Capricornis_thar.png.webp)
Distribuo
La Himalaja kaprikorno (Capricornis thar) estas natura kapro indiĝena de orienta Himalajo kaj orienta kaj sudorienta Bangladeŝo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉar la populacio estas konsiderata malpliiĝanta pro habitatoperdo kaj ĉasado por akiri viandon.[1]
Distribuado kaj habitato
Himalaja kaprikorno vivas en orienta kaj sudorienta Bangladeŝo, Butano, Nepalo, norda Barato inklude Sikimon kaj provincoj oriente de Bangladeŝo, Tibeto kaj eble en okcidenta Birmo.[1]
Konservado
Capricornis thar estas listigita en CITES Apendico I.[1]
Bildaro
- Habitato de la Himalaja kaprikorno en la Pangolaĥa Rezerverjo, Orienta Sikimo.
- Ĉasisto kun Himalaja kaprikorno ĉasita en 1938 (foto el la Germana Federacia Arkivo).
Notoj
- 1 2 3 Duckworth, J.W. (2008). “Capricornis thar”, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 2008, p. e.T3816A10096556. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T3816A10096556.en.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.