Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hiiako. |
Hiiako | |
Natura satelito de Haŭmeo (I) | |
astronomia simbolo | |
Hiiako orbitanta Haŭmeon | |
Naturaj satelitoj de Haŭmeo | |
---|---|
Oficiala nomo | Haŭmeo I |
Aliaj nomoj | Rudolph S/2005 (136108) 1 S/2005 (2003 EL61) 1 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hiʻiaka vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Michael E. Brown Chad Trujillo David Rabinowitz[1] |
Dato de malkovro | 26-a de januaro 2005[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 49 880 ± 200 km[2] |
Discentreco | 0,051 ± 0,008[2] |
Meza anomaliangulo | 152,8° vd |
Klinangulo | 126,356° ± 0,064°[2] |
Periodo | 49,46 ± 0,08 tagoj[2] |
Argum. de periapsido | 154,1° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 320 km[2] |
Maso - Denso |
(1,79 ± 0,11) x 1019 kg[2] (1 ± 0,5) × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 30 K |
Albedo Geometria albedo |
0,8 hipoteze 0,8 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 20 |
Hiiako (Hiʻiaka) aŭ Haŭmeo I estas plej granda kaj plej ekstera satelito de Haŭmeo.
Malkovro
Michael E. Brown kaj sia teamo da astronomoj malkovris ĝin la 26-an de januaro 2005, okaze de observo de Haŭmeo[3] per la sistemo de adaptiĝiva optiko[4] de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea.
Ĝi ricevis tiam la maldaŭran nomon S/2005 (2003 EL61) 1 aŭ S/2005 (2003 EL_61) 1), kodo indikante ke estis la unua satelito malkovrita en 2005 de la objekto tiam nomita "2003 EL61".
Nomoj
Oni komence kromnomis ĝin "Rudolph" [rudolf] (unu el la boacoj de la Kristnaska Viro[5] konata pro ĝia ruĝa nazo en porinfana kanto).
Kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelito ricevis nomon (136108) 2003 EL61 I, kaj kiam la nana planedo estis nomita Haŭmeo[6], ĝia satelitoj fine akiris veran nomon: Hiiako, laŭ Hiʻiaka filino de la diino Haumea, diino de la danco, kaj protektantino de Havajo
Ecoj
La grando de tiu luno estis ĉirkaŭkalkulata laŭ ĝia videbla magnitudo, hipotezinte ĝian albedon al 0,8. Ĝia infraruĝa spektro similas tiun de kristala akva glacio, ĝian denso estas do rigardita kiel ne malproksima de 1 g/cm3 (aŭ 1000 kg/m3). Oni do taksas ĝian mason al 1,79 x 1019 kg kaj ĝian grando al 320 km[7].
La ĉeesto de kristala glacio (kiel sur Haŭmea mem) estis neatendita[8], ĉar je la temperaturo de Hiiako, (< 50 K) kristala glacio estas nestabila, kaj iom post iom (je milionoj da jaroj) aliformiĝas al amorfa glacio.
Oni opinias, ke Hiiako (kiel Namako) formiĝis sekve al kolizio[9] inter Haŭmeo kaj iu kosma korpo.
Grupo de transneptunaj asteroidoj[10], la haŭmean familion, aro da korpoj kies orbitaj parametroj similas tiujn de Haŭmeo, apogas tiun hipotezon.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 5 6 (136108) Haumea, Hiʻiaka, and Namaka compiled by Wm. Robert Johnston last updated 1 April 2009 (angle)
- ↑ IAUC 8577: 2003 EL_61, 2003 UB_313, 2005, FY_9; c/2005 N6 (angle)
- ↑ Laser Guide Star Adaptive Optics (W.M. Keck Observatory) (angle)
- ↑ Haŭmeo komence ricevis la kronomon « Santa », por « Santa Claus », angla nomo de la Kristnaska Viro.
- ↑ AUC 8976: V1309 Sco; (136108); 201P, 202P, 203P, 204P, 205P (angle)
- ↑ Orbits and Masses of the Satellites of the Dwarf Planet Haumea = 2003 EL61 (Orbitoj kaj masoj de la satelitoj de la nana planedo Haŭmeo = 2003 EL61) (angle)
- ↑ Water ice on the satellite of Kuiper belt object 2003 EL_61 Akva glacio sur la satelito de kujperzona objekto 2003 EL_61 (angle)
- ↑ Giant Remnants of Cosmic Collision Found Beyond Neptune (Giganta resaĵo de kosma kolizio trovita trans Neptuno) (angle)
- ↑ The création of Haŭmea's collisional family (La kreo de Haŭmea kolizia familio) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle Partoj de nanplanedo disigataj en la ekstera sunsistemo
- france 2003 EL61 la nana planedo Arkivigite je 2008-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- france La objekto (136108) 2003 EL61, el la paĝoj de Jean-Michel
|