High School Musical
televida filmo
Originala titolo High School Musical
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 jan. 2006, 24 maj. 2008
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo, adoleskanteca filmo, porinfana filmo, televida dramserio, melodrama
Kameraado Gordon Lonsdale
Reĝisoro(j) Kenny Ortega
Produktisto(j) Don Schain
Scenaro Peter Barsocchini
Filmita en Sallaga Urbo  East High School
Loko de rakonto Nov-Meksiko Albuquerque
Muziko de David Nessim Lawrence
Rolantoj Corbin Bleu  Zac Efron  Vanessa Hudgens  Ashley Tisdale  Lucas Grabeel  Alyson Reed  Monique Coleman  Olesya Rulin  Chris Warren  Bart Johnson  Ryne Sanborn  Socorro Herrera  Joey Miyashima  Dutch Whitlock  Ryan Templeman  Irene Santiago  Leslie Wing  Joyce Cohen  Kaycee Stroh  Brett Yoder  Sarah K. Aezer  Amanda Garrett  Anne Kathryn Parma  Nick Whitaker  Falon Grace  Sami Roe  Melissa Hildebrant  Allan Hyde
Produktinta firmao Disney Channel 
Salty Pictures 
First Street Films
IMDb

High School Musical (mezlerneja muzikalo) estas Emmy-premiita usona televida filmo. Je ĝia eldono je la 20-a de januaro en 2006, ĝi estis la plej sukcesa originala filmo de Kanalo Disney (tiel nomata Disney Channel Original Movie aŭ DCOM) en la historio de Disney.[1][2] Ĝi havas sekvaĵon kun la titolo High School Musical 2, kiu estis eldonita en 2007, kaj en oktobro de 2008 alia sekva filmo kun la titolo High School Musical 3: Senior Year premieros en la kinejoj. High School Musical estas la unua filmo de Kanalo Disney havanta kinan sekvaĵon. Oni anoncis, ke kvara sekva filmo (High School Musical 4) estas en la fazo de verkado.[3]

Siatempe High School Musical estis la plej spektata filmo de Kanalo Disney kun 7,7 milionoj da spektantoj je ĝia premiera elsendo en Usono. Ĝi havis 789.000 spektantojn je la unua elsendo en Britio (kaj 1,2 milionojn entute dum la unua semajno), do ĝi estis la dua plej spektata programo de Kanalo Disney en Britio en la jaro 2006. Krom tio, High School Musical estis la unua originala filmo de Kanalo Disney, kiu estis elsendita de BBC. La elsendo okazis la 29-an de decembro en 2006. Ĝia sontrako estis la plej sukcesa albumo en Usono en 2006.[4]

La aŭtoro kaj multaj kritikistoj priskribas la intrigon de la filmo kiel modernan adaptaĵon de Romeo kaj Julieto.[5] Ĝi temas pri du altlernejanoj, kiuj apartenas al du rivalaj grupoj,[6] nome Troy Bolton (Zac Efron), la estro de la korbopilka teamo, kaj Gabriella Montez (Vanessa Hudgens), belega sed timida lernantino, kiu ĵus transvenis el alia lernejo, kaj estas elstara talento en natursciencoj, pleje en kemio kaj matematiko. Ili strebas ricevi la ĉefrolojn en la lerneja muzikalo, kio apartigas la lernejon kaŭze de la fakto ke ili apartenas al du kontraŭstarantaj socialaj grupoj. Rezistante la preson kaj rivalecon de siaj kamaradoj, Troy kaj Gabriella sukcesas atingi sian celon, kaj insipiras la aliajn lernantojn rompi la barierojn de sociaj stereotipoj.

La filmo estis produktita preskaŭ tute en Wasatch Front en la ŝtato Utaho (nome en Sallaga Urbo kaj Murray).

Intrigo

Troy Bolton, lernanto kaj korbopilka stelo en la altlernejo East High (School) ekkonas Gabriella Montez, natursciencan talentulinon en novjara festo okazigita en skiejo dum la kristnaskaj ferioj. Ili partoprenas karaokean konkurson, kie ili kune kantas Start of Something New (komenco de io nova). Ili tuj ekplaĉas unu al la alia, kaj interŝanĝas telefonnumerojn. Unu semajnon poste la patrino de Gabriella transloĝiĝas, kaj Gabriella transiras al East High, kiu situas en la urbo Albuquerque en Nov-Meksiko. Kiam Troy ekvidas ŝin en leciono, li volas certiĝi, ĉu la knabino ĵus vidita estas Gabriella, do li sonorigas ŝian poŝtelefonon. Li estas kaptita, kaj ricevas lernejareston kune kun Gabriella, Chad Danforth, lia plej bona amiko kaj samteamano, Taylor McKessie, la estrino de la scienca klubo kaj la scienca dekatlona teamo, kaj la gefratoj Ryan kaj Sharpay Evans, kiuj estas prezidantoj de la teatra klubo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.