ranmorda hidrokarito (Hydrocharis morsus-ranae) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
hidrokarito Hydrocharis L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La hidrokaritacoj[2] (latine Hydrocharitaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas 16 genrojn kaj ĉirkaŭ 130 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas hidrokarito[2].
Priskribo
La specioj estas unujaraj aŭ plurjaraj. Multaj specioj estas akvoplantoj. La folioj estas simplaj, kaj la foliformoj varias laŭ specioj. La floroj aranĝiĝas en forka brakteo aŭ en paro de brakteoj.
Taksonomio
1/ Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
- Hydrocharitaceae Juss. - hidrokaritacoj
- Appertiella C.D.K. Cook & Triest - apertielo
- Blyxa Noronha ex Thouars - blikso
- Egeria Planch. - egeriao
- Elodea Michx. - elodeo[5]
- Enhalus Rich. - enhalo
- Halophila Thouars - halofilo
- Hydrilla Rich. - hidrilo
- Hydrocharis L. - hidrokarito[2]
- Lagarosiphon Harv. - lagarosifono
- Limnobium Rich. - limnobiumo
- Najas L. - najado
- Nechamandra Planch. - nekamandro
- Ottelia Pers. - otelio
- Stratiotes L. - stratioto[6]
- Thalassia Banks ex K.D. Koenig - talasio
- Vallisneria L. - valisnerio
- Hydrocharitaceae Juss. - hidrokaritacoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
2/ Laŭ la klasifiko APG III (2009), la familio konsistas el kvar subfamilioj:
- Hidrokaritoideoj (latine Hydrocharitoideae), 2 genroj: Hydrocharis, Limnobium
- Stratiotoideoj (latine Stratiotoideae), 1 genro: Stratioto
- Anakarioideoj (latine Anacharioideae), 7 genroj: Apalanthe, Appertiella, Blyxa, Egeria, Elodea (elodeo), Lagarosiphon, Ottelia
- Hidriloideoj (latine Hydrilloideae), 8 genroj: Enhalus, Halophila, Hydrilla, Maidenia, Najas, Nechamandra, Thalassia, Vallisneria
La familio enhavas 18 genrojn kaj ĉ. 135 speciojn.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.