Hibrida vorto estas vorto kiu etimologie derivas el almenaŭ du lingvoj.
Oftaj hibridoj
Unu tipo de tre oftaj formoj de hibridaj vortoj kombinas vortopartojn el la Latina kaj Greka ĉefe en neologismoj. Ĉar multaj prefiksoj kaj sufiksoj en multaj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto estas de Latina aŭ Greka etimologio, tre ofte tuj oni aldonas prefikson aŭ sufiksojn sen konsidero de la devena lingvo kio okazigas la kreon de hibrida vorto.
Ekzemploj
Aliaj okazoj
- Minneapolis – el la Dakota minne "akvo" kaj la Greka πόλις (pólis) "urbo"
- Aikido - multaj vortoj japandevenaj etimologie miksas japanajn vortopartojn kun ĉin-prononcitajn partojn kio estas la okazo de Aikido
- Guadiana - multaj geografiaj nomoj miksas diversdevenajn vortopartojn, kiaj tiu de Guadi el araba ŭadi (signife rivero) kaj Ana el la latinlingva nomo de la rivero antaŭ la alveno de la araboj en Iberion.
Literaturo
- Fruictier: "Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento", 1914;
- Devjatnin: "Esperanta afiksaro", 1913;
- René de Saussure: "Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto", 1915; "La Vortstrukturo en E", 1916; E. E. Ĉefeĉ: "La Elementoj kaj la Vortfarado", 1911;
- Panel. "Studo pri la Vortfarado de E", 1912;
- René de Saussure : "La Structure Logique des Mots", 1919;
- Wizster: "La tri Fundamentaj Reguladoj" (HDE, 1922) ;
- Wüster: "Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj", 1923;
- Paul Nylén: "Sonoj kaj Vorto de E", 1930;
- Kalocsay: "Lingvo, Stilo, Formo", 1931. KALOCSAY;
- J. R. G. Isbrücker : "Pri la Vortfarado en Esperanto", 1959.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.