En la helena mitologio, la Hiadoj (el la malnova greka Υάδες / Huádes, « la Pluvulinoj », de ὑειν, « pluvi ») estis la nimfoj de la pluvo.
Ili estis filinoj de la titano Atlaso kaj de unu oceanidino; ĉu Etra, ĉu Plejona. Ilia nombro kaj nomoj varias laŭ la fontoj (du, tri, kvin, sep aŭ pli). Oni ĝenerale memoras la nomojn de Ambrosia, Eŭdora, Esila, Faea, Fesila, Diona, Kleja, Koronisa, Poliksa, k.t.p.
Laŭ iu mito, ili estis la mamnutristinoj de Zeŭso. Post la naskiĝo de Dionizo, ili portis la junan dion sur la monton Nisa kaj donis lin al Ino por protekti lin kontraŭ la kolero de Hera.
Laŭ alia mito, ilia frato Hiaso estis mortigita far de leono aŭ apro. Ili ne konsoliĝis post lia morto kaj senĉese ploris. Kompataj, la dioj metis ilin inter la stelojn, igante de ili la stelamason de la Hiadoj, dum ilia frato Hiaso fariĝis la konstelacio Akvisto.
La antikvuloj ligis la Hiadojn al la pluvo, ĉar la antaŭsuna leviĝo en novembro de tiu stelamaso anoncis la revenon de la pluva sezono en Grekio.