Hiadoj | |
---|---|
Stelamaso | Listo de stelamasoj |
| |
malfermita stelamaso • stelamaso | |
Historio de esploro | |
Trovinto | |
Dato de trovo | Konata de antikva tempo |
Indikoj | Mellote 25, Collinder 50 |
Observaj datumoj (Epoko J2000.0) | |
Speco | Malfermita stelamaso |
Rektascensio | 04h 27m |
Deklinacio | +15° 52′ |
Distanco | 151 lj, aŭ 46,34 pc |
Videbla magnitudo (V) | 0,5 |
Fota magnitudo (B) | |
Videblaj ampleksoj (V) | 330' |
Konstelacio | Taŭro |
Fizikaj propraĵoj | |
Maso | 320 M☉ |
Radiuso | 65 lj |
Absoluta magnitudo (V) | |
Aĝo | 625 milionoj da jaro |
Propraĵoj | |
La Hiadoj estas la malfermita stelamaso plej proksima de Suno (151 lumjaroj). Ĝi entenas 400 al 500 stelojn kiuj havas komunajn ecojn, kiel la aĝo aŭ la kemia komponiĝo. Oni vidas ĝin nudokule.
La kvar plej brilaj steloj de la amaso estas ruĝaj gigantoj kiuj komencis iliajn vivojn sur la ĉefa sekvenco, kiel steloj de spektra klaso A. Iliaj indikoj estas Gama, Delta, Gama, Epsilono kaj Teto Tauro kiuj formas V-forman stelaron figurantan la kapon de la Taŭro. Necesas rimarkigi, ke Aldebarano, kiu estas en tiu asterismo, ne estas ano de la Hiadoj, ĉar ĝi situas al nur 65 lumjaroj de Suno.
Oni trovas la Hiadojn, plilongigante la zonon de Oriono en la direkto de la Plejadoj.
La nomo de la stelamaso, konata de la antikva tempo, venas de la fratinoj Hiadoj eterne plorantaj nimfoj kiuj anoncas la pluvan sezonon