Het Esperanto
in vijf lessen
Het Esperanto  in vijf lessen
Het Esperanto
in vijf lessen
AŭtoroAntoon Jozef Witteryck
Eldonjaro1910
UrboBruĝo
EldonintoA.-J. Witteryck
Paĝoj43

Het Esperanto in vijf lessen (Esperanto en kvin lecionoj), verkita kaj eldonita en 1910 [1] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-lernolibroj por nederlandlingvanoj en Flandrujo.

Enhavo

La libreto estas ege konciza kaj speciale destinita por la personoj kiuj sufiĉe bone scias la gramatikan regularon de la nederlanda lingvo. En tiu tempo oni kutimis emfazi la simplecon de la Esperanto-gramatiko.

Nuntempe la libreto antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Efektive, Witteryck estis fidela esperantisto kiu klare avertis siajn samtempulojn kontraŭ la tiam danĝera Ido-movado (vidu paĝo 8).

Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro tre malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la lingvaĵo esperanta estas tiom viva kvazaŭ ĝi estus skribata hieraŭ.

Referencoj

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 2826a, paĝo 278; 3-a eldono 1912

Eltiraĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.