Hestrud | |
---|---|
| |
komunumo en Francio • limurbo | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Solre-le-Château |
INSEE kodo | 59306 [+] |
Poŝtkodo | 59740 |
Kodo laŭ INSEE | 59306 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Pierre Herbet 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 275 (1 999) |
Loĝdenso | 45 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°12′00″N 4°09′08″O / 50.2°N, 4.15222°O (mapo) Koordinatoj: 50°12′00″N 4°09′08″O / 50.2°N, 4.15222°O (mapo) |
Alto | 165 m - 232 m |
Areo | 6,09 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Hestrud [+] | |
Hestrud estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 275 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Ĝi estas trafluata de la rivereto Thure.
Geografio
Hestrud estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Hestrud troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hestrud etendiĝas sur 6,09 km².
Historio
La unua skribita fonto pri Hestrud datiĝas de 866. La loko tiam nomiĝis «Haistrudis villa» kaj apartenis al la abatejo Lobbes.
Vidindaĵoj
Inter la vidindaj monumentoj de Hestrud estas la preĝejo Saint-Romain de la 16-a jarcento. Cetere ekzistas malgranda muzeo pri dogano kaj landlimoj.
Napoleono la 1-a pasis tra la komunumo la 14-an de junio 1815, kaj tie igis sian ĉevalon trinki en trinkujo ekde tiam konita kiel la "trinkujo de la imperiestro".
Administrado
Hestrud apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Bildaro
- Kiosko
- Preĝejo Saint Romain
- Mortmonumento
- Muzeo pri dogano
- Trinkujo de la imperiestro
- Urbodomo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Retpaĝo pri Hestrud Arkivigite je 2005-01-31 per la retarkivo Wayback Machine