Hervías | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26257 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 133 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 27′ N, 2° 53′ U (mapo)42.447777777778-2.8872222222222Koordinatoj: 42° 27′ N, 2° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 655 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hervías [+] | |||
Hervías [erBIas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.
Geografio
La municipa teritorio estas inter la ríosiveroj Oja kaj Najerilla. Ties ekonomio baziĝas esence sur agrikulturo (terpomoj, tritiko, sekalo ktp.), kaj kelkaj lokanoj foriras ĉiutage labori al proksimaj lokoj. Ĝi estas je 4 km de Santo Domingo de la Calzada kaj je 13 de Nájera. Estas ankaŭ ŝoseo al Bañares.
Historio
La plj frua mencio estas donacdokumento de Sanĉo el Mayor, reĝo de Navaro, de la monaĥejo de Hervías al tiu de San Millán, en 1029. Krome oni mencias Hervías en dokumento de 1221 de donaco farita al San Millán de la sinjoro Fortún González de la palacoj kiujn li havis en Hervías.
La 26an de Marto 1651 Filipo la 4-a donis la titolon de Grafo de Hervías al la episkopo de Burgoso, nome Francisco Manso.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tiel oni malaltiĝis el pli ol 600 loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 117.
Vizitindaĵoj estas preĝejo, palaco, lageto (je 2 km) kaj vinkelo Prestigio.