Heroa legendo de Arslan | |
---|---|
Originala titolo | アルスラーン戦記 [Arusurān Senki] |
Ĝenro | fantasto, aventuro |
Por kiu | ŝoĝo |
Mangailustrita romano | |
---|---|
Aŭtoro | Tanaka Joŝiki |
Ilustristo | Amano Joŝitaka (Kadokaŭa), Tanno Ŝinobu (Kobunŝa) |
Publikiginto | Kadokaŭa Ŝoten (eksa) Kobunŝa (nuna) |
Aperdatoj | 1986 |
Volumoj | 13 (en 2012) |
Animeo (filmo) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Hamacu Mamoru |
Studio(j) | Animate Film |
Scenaro | Mijaŝita Tomija, Takada Kaori |
Muziko | Curu Norihiro |
Aperdatoj | 17a de aŭgusto 1991 |
Daŭro | 57 min. |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Nakamura Ĉisato |
Publikiginto | Kadokaŭa Ŝoten |
Magazino | Asuka Fantasy DX |
Aperdatoj | novembro 1991 — septembro 1996 |
Volumoj | 13 |
Animeo (filmo) Heroa legendo de Arslan II | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Hamacu Mamoru |
Studio(j) | Aubec |
Scenaro | Macuoka Megumi |
Aperdatoj | 18 de julio 1992 |
Daŭro | 60 min. |
Animeo (ova) Heroa legendo de Arslan III — VI | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Amino Tecuro (III — IV) Hamacu Mamoru (V — VI) |
Studio(j) | Movic, J.C.Staff |
Scenaro | Sugihara Megumi |
Aperdatoj | 21a de oktobro 1993 — 21a de septembro 1995 |
Epizodoj | 4 |
Heroa legendo de Arslan (japane: アルスラーン戦記 [Arusurān Senki]) estas la titolo de japana fantasta serio de verkoj. La verkinto, Tanaka Joŝiki, komencis skribi sian ilustritan romanon "Heroa legendo de Arslan" en 1986 kaj daŭre skribas ĝin (almenaŭ en 2012), kun la nuna nombro de 13 romanoj kaj unu flankrakonto en la oficiala gvidlibro "Arslan senki tokuhon". Ĝi estis transformita en mangaon, du animeajn filmojn, kaj 4-epizodan nefinitan OVA-on.
En la 19-a jarcento, Naqib-ul-Mamālik (نقیب الممالک), reĝa rakontisto de la kortego de Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro, reĝo de Irano, iĝis populara pro la kreado la rakonto "Amir Arsalān-i Nāmdār", kaj la japana rakonto estas fantazio laŭ la simila persa rakonto. Multaj roluloj de "Heroa legendo de Arslan" havas nomojn de la persa epopeo Amir Arsalan.