Hermannus Trebelius (1475-1515) | ||
---|---|---|
Nenia in obitu pudiciss. femine Dorotheae de Clunis, 1512 | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Hermann Surwynt | |
Naskiĝo | 1475 en Ajzenaĥo aŭ Nazza, Germanio | |
Morto | 1515 en Frankfurto ĉe Odro, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Erfurto Universitato de Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | presisto • universitata instruisto • poeto-juristo vd | |
Aktiva en | Eisenach • Erfurto • Wittenberg • Frankfurto ĉe Odro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hermann TREBELIUS (1475-1515) estis germana poeto, verkisto kaj libristo, konsiderata la unua presisto de Eisenach. Hermann Trebelius frekventis la Universitaton de Erfurto kaj konatiĝis kun Nicolaus Marschalk. En 1502, supozeble kiel helpa presisto, li iris al Wittenberg kies funkciis presoficejo. En la Universitato de Wittenberg li instruis la grekan. Tie li ekkonfliktis kun la humanisto Georgo Zibuto (1480-1528).
Pro la pesto, la universitato translokiĝis al Herzberg am Harz, en 1506. Trebelius iris la Eisenach, kie lia filo estis viktimo de pesto kaj li verkis "Elegie Hecatostichon Elegiacum de Peste Isenachensi", en 1507. En tiu jaro li estis laŭrokronita de Frederiko la Saĝa (1463-1525), laŭ rekomendo de Mutianus Rufus (1470-1526). Post sia reiro al Eisenach, li instruis en la latina lernejo de Eisenach. Pro interna malamikeco li iris de Gotha al Frankfurto ĉe Odro kiel instruisto pri poetiko kaj juro. Post la unuaj kvereloj kun Dietrich von Bülow (1460-1523), li recevis la apogojn de Ulrich von Hutten (1488-1523) kaj Johannes Aesticampianus (1457-1520). Trebelius supozeble instruis civilan juron en Frankfurto ĉe Odro.