Hermance (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 13 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Svislando

Hermance estas franca-svisa rivero, longa je 13 km kaj alfluanto de Lago Lemano.

Ĝi fontas en la franca departemento Haute-Savoie, inter Machilly kaj Loisin, trafluas la komunumon Veigy-Foncenex kaj markas la landlimon inter Francio kaj Svislando dum siaj 6 lastaj kilometroj.

Ĝi alfluas Lagon Lemanon inter la svisa samnoma komunumo Hermance kaj la franca komunumo Chens-sur-Léman.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.