Herman Boucon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1856 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 6363 |
Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj Boucon fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj.
Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj per "H. B.". Lia rakonto Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo aperis en la kolekto Laŭroj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis minimume 1929 (vd. tiujaran jarlibron de UEA).
Verkoj
- Humoraĵoj. Eld. Oskar Ziegler & K°, Oberfranken, 1919, 16 paĝoj 14 X 10,5 cm.
|
- Kleraj virinoj, Molière, UFE, Parizo, 1992, tradukis H. Boucon.[1]
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.