Episkopo Hermagoras (jen origine, nun ankaŭ itale Ermacora) kaj diakono Fortunatus (jen latine, nun ankaŭ itale Fortunato) estas du sanktuloj de la romkatolika eklezio, kiuj mortis kune kiel martiroj ĉirkaŭ la jaro 304 (laŭ posta legendo jam ĉirkaŭ 70) en Singidunum (Beogrado) en provinco Moesia Superior de la Romia Imperio kaj iliaj restaĵoj atingis la same romian urbon Aquileia ĉirkaŭ 400.[1]
Ili memoriĝas en kristanismo la 12-an de julio.[1]
La kultado de la du sanktuloj ekestis en la unuaj jarcentoj post Kristo, precipe en la areo de Aquileia. La episkopo Poppo de Aquileia, origine el Karintio, dediĉis al ili la bazilikon de Aquileia konstruitan en 1021-31. En la kripto la vivrakonto estas prezentita en grandiozaj freskoj en venecia-bizanca stilo.
Vidi ankaŭ
Referencoj
- 1 2 Hermagoras kaj Fortunatus en la retejo Heiligenlexikon.de (germane)