Hermafrodito en vivoscienco (rare ankaŭ ambaŭseksa vivulo) estas vivulo kapabla reprodukti samtempe ovolojn kaj spermojn. La hermafrodito havas aŭ testikojn kaj ovariojn aŭ tiuj ĉi organoj estas anstataŭigitaj per la t.n. ambaŭseksa glando.
La termino devenas el helena mitologio, laŭ kiu Hermafrodito, filo de dioj Hermeso kaj Afrodito, kunkreskis kun nimfo Salmakis en unu ununuran ambaŭseksan estulon.
|
Grupoj de animaloj, ĉe kiuj la hermafroditismo estas disvastigita
- moluskoj (krom kapopieduloj kaj duvalvuloj)
- platvermoj
- anelidoj
- tunikuloj
- kankroj
- kelkaj fiŝoj
Memfekundigo
Memfekundigo estas aparta kazo de reproduktado de la hermafroditoj. Ĝi estas proporcie rara, ĝi aperas precipe ĉe tiaj organismoj, kiuj ne povus pro sia maniero de la vivo trovi vivkunulon por kopulacio. Tipa ekzemplo estas endoparazitoj, ekzemple teniozo.
Ĉe la plantoj
94 % de la plantospecioj estas duseksaj.
Bildaro
- Pariĝado de la ĝardenhelikoj, ili havas kaj masklajn kaj inajn reproduktajn ĉelojn.
- Ambaŭseksa floro de fritilario (liliacoj)
Vidu ankaŭ
- Ambaŭseksemo
- Dusekseco
- Hermafrodito en civila juro
- Intersekseco
Literaturo
- Dreger, Alice Domurat: Hermafroditoj kaj medicina konstruo de la sekso (Triton, 2009)
Referencoj
- ↑ ECO, Umberto. Dějiny krásy. Praha : Argo, 2005. ISBN 80-7203-677-7. p. 116.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.