Henry Drysdale Dakin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1880 en Londono | ||||
Morto | 10-an de februaro 1952 (71-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Tombo | Sleepy Hollow Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Leeds • Leeds Modern School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Susan Herter vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • kuracisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Julius B. Cohen vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry Drysdale Dakin membro de la RSL (12a de marto 1880 - 10a de februaro 1952) estis angla kemiisto.[1]
En 1914 li revenis al Anglio por servi ĉe la milito. Laŭ peto fare de Alexis Carrel al la Rockefeller Institute, Dakin kuniĝis kun Carrel en 1916 je portempa hospitalo en Compiègne. Tie ili disvolvigis la metodon Carrel–Dakin por vundotraktaĵoj. Tiu konsistis el intermite irigaciado de la vundo per la Dakina solvaĵo. Tiu solvaĵo estas tre diluita antisepsaĵo, konsistanta el natria hipoklorito (0.4% al 0.5%) kaj borata acido (4%). Ĝi estas nestabila kaj kadukiĝas post ses horoj, kaj devas esti farita kiam necesas. Ekde 1982 modifita, pli stabila Solvaĵo Dakin estis komerce disponebla el Century Pharmaceuticals, Inc.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1941.
Notoj
- ↑ (2006) “Henry Drysdale Dakin: More Than His Solution”, Current Surgery 63 (3), p. 194–196. doi:10.1016/j.cursur.2006.04.009.