Henriko la Navigisto
Persona informo
Henrique de Avis, 1.º Duque de Viseu
Naskiĝo 4-an de marto 1394 (1394-03-04)
en Porto,  Reĝlando Portugalio
Morto 13-an de novembro 1460 (1460-11-13) (66-jaraĝa)
en Vila do Bispo,  Reĝlando Portugalio
Tombo Monaĥejo de Batalha vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Henriko la Navigisto
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Johano la 1-a de Portugalio vd
Patrino Philippa of Lancaster vd
Gefratoj Beatrice, Countess of Arundel Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio Eduardo la 1-a de Portugalio Ferdinando la Sankta Princo Peter, Duke of Coimbra Alfonso, duko de Braganza John, Constable of Portugal vd
Profesio
Alia nomo Henrique o Navegador Infante de Sagres vd
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
... kaj en ĝi la gvida figuro portanta ŝipmodelon videbla ambaŭflanke estas tiu de Henriko la Navigisto.

La Infanto Dom Henriko de Portugalio, Duko de Viseu (4a de marto 1394 – 13a de novembro 1460), plej bone konata kiel Princo Henriko la Navigisto (en portugala: Infante Dom Henrique, o Navegador), estis ŝlosila figuro en la komencaj epokoj de la Portugala Imperio kaj en la eŭropaj marmalkovroj kaj maretendo. Pro sia administra direktorado, li estas konsiderata kiel la ĉefa iniciatinto de tio kio estos konata kiel la Epoko de Malkovroj. Henriko estis la kvara filo de la reĝo de Portugalio Johano la 1-a, nome fondinto de la Dinastio Aviso.[1]

Henriko estis responsa pro la frua disvolgivo de la portugala esplorado kaj markomerco kun aliaj kontinentoj pere de sistema esplorado de Okcidenta Afriko, la insuloj de la Atlantika Oceano, kaj la serĉado de novaj marvojoj. Li kuraĝigis sian patron konkeri Sebton (1415), nome islama havenurbo en la nordafrika marbordo trans la Ĝibraltara Markolo el la Iberia Duoninsulo. Li lernis el la oportunoj havigitaj el la komercvojoj de Saharo kiuj finiĝas tie, kaj fasciniĝis kun Afriko ĝenerale; li estis tre scivolema pri la kristana legendo de Pastro Johano kaj la etendo de la portugala komerco. Li estis konsiderata kiel la patrono de la Portugala esplorhistorio.

Notoj

  1. Bulliet, Richard W. The Earth and Its Peoples: A Global History. Boston: Wadsworth Cengage Learning, 2011. Print.

Bibliografio

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.