Henriko la Fiera | ||
---|---|---|
Duko de Saksio kaj de Bavario | ||
![]() Henriko la Fiera en Weingartener Stifterbüchlein, ĉirkaŭ 1510 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1108 | |
Morto | 20-an de oktobro 1139 en Quedlinburg | |
Tombo | imperiestra katedralo en Königslutter | |
Familio | ||
Dinastio | Velfoj vd | |
Patro | Henriko la 9-a de Bavario vd | |
Patrino | Wulfhilde of Saxony vd | |
Gefratoj | Sophia van Beieren • Judita de Bavario, dukino de Ŝvabio • Mathilde of Bavaria • Welf la 6-a • Konrado de Bavario vd | |
Edz(in)o | Gertrude de Süpplingenburg vd | |
Infanoj | Henriko la Leono vd | |
Parencoj | Lotaro la 3-a • Frederiko la 2-a, duko de Ŝvabio vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno vd | |
Duko de Saksio | ||
Henriko la 2-a | ||
Dum | 1137–1138 | |
Antaŭulo | Lotaro | |
Sekvanto | Alberto la Urso | |
Duko de Bavario | ||
Henriko la 10-a | ||
Dum | 1126–1138 | |
Antaŭulo | Henriko la 9-a | |
Sekvanto | Leopoldo | |
Margrafo de Toskanio | ||
Dum | 1136–1139 | |
Antaŭulo | Engelbert von Spanheim | |
Sekvanto | Ulrich von Attems | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Henriko la Fiera (germane Heinrich der Stolze; naskiĝis ĉirkaŭ 1108, mortis la 20-an de oktobro 1139 en Quedlinburg) estis duko de Bavario kaj Saksio estante el la dinastio de la Velfoj.
Vivo
Estante filo de Henriko la 9-a, "la Nigra" (mortis 1126) li sekvis la patron kiel duko de Bavario kaj edziĝis la 29-an de majo 1127 kun Gertrud, la ununura filino de imperiestro Lotaro la 3-a. Ŝi havigis al la Velfoj la alodojn brunsvigajn kaj northeim-ajn en la Duklando Saksio.
Henriko kuraĝe batalis por Lotaro kontraŭ la Ŝtaŭfoj kaj akompanis lin en 1136 dum la dua kampanjo al Romo. Kompense li ricevis la Margrafion Etrurio (Toskanio) kaj fare de la papo la Bienojn matildajn. Ĉar Lotaro, revenante el Italujo, nomumis lin ĝuste antaŭ sia morto en 1137 duko de Saksio kaj transdonis al li la regnajn insignojn, li kandidatis promesplene por la imperiestreco. Tamen li estis repuŝita, verŝajne pro troa aroganteco kaj potenco. En 1138 li ja donis la insignojn al Konrado la 3-a sed rifuzis rezignadon je siaj duklandoj. Li sekve estis proskribita kaj Saksio estis donita al Alberto la Urso. Henriko forpelis la malamikojn el Saksio kaj defendis la landon sukcese kontraŭ Konrado. Sed li tuj mortis 31-jara kaj estis entombigita en Königslutter.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 97, kio legeblas tie ĉi interrete.