Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a
Henriko la 2-a
Duko de Bavario
Persona informo
Naskiĝo 951
Morto 28-an de aŭgusto 995 (0995-08-28)
en Bad Gandersheim
Tombo Preĝejo Stiftskirche en Bad Gandersheim vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Henriko la 1-a de Bavario vd
Patrino Judith of Bavaria vd
Gefratoj Hedwig of Swabia Gerberga II vd
Edz(in)o Gizela de Burgundio vd
Infanoj imperiestro Henriko la 2-a Gizela de Bavario Bruno de Aŭgsburgo Brigitta de Bavario Arnold de Ravenna vd
Parencoj Oto la 1-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Duko de Bavario
Dum 955 ĝis 976
2-a periodo
Dum 985 ĝis 995
Duko de Karintio
Margrafo de Verono
Dum 989 ĝis 995
vd Fonto: Vikidatumoj

Henriko la 2-a, nomata ankaŭ Henriko la Kverelanto, germane Heinrich II., der Zänker (naskiĝis 951; mortis la 28-an de aŭgusto 995 en la abatinejo Gandersheim) de la dinastio Liudolfidoj estis de 955 ĝis 976 kaj denove de 985 ĝis 995 duko de Bavario kaj de 989 ĝis 995 duko de Karintio kaj margrafo de Verono.

Lian vivon karakterizas la ambicia potencbatalo inter li kaj lia kuzo, la liudolfida imperiestro Oto la 2-a de la Sankta Romia Imperio. En tiu batalo fine venkis Oto super Henriko kaj forprenis de li Karintion kaj Veronon. Kelkajn jardekojn poste tamen la filo de Henriko, ankaŭ nomata Henriko, postsekvis la filon de Oto, ankaŭ nomata Oto, kiel imperiestro.

Li estis patro de la beata Gizela de Bavario.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.