Henriko la 1-a | ||
---|---|---|
Duko de Brabanto | ||
Persona informo | ||
Henri Ier le Courageux / le Guerroyeur Heinrich I. der Mutige Hendrik I den Kryger / de krijgshaftige | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1165 en Loveno | |
Morto | 5-an de septembro 1235 en Kolonjo | |
Tombo | Kirko de Sankta Petro en Loveno vd | |
Ŝtataneco | Duklando Brabanto vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Brabant vd | |
Patro | Gotfredo la 3-a, grafo de Loveno vd | |
Patrino | Margareta de Limburgo vd | |
Gefratoj | Albert of Louvain vd | |
Edz(in)o | Matilda of Flanders • Marie of France, Duchess of Brabant vd | |
Infanoj | Maria of Brabant • Henry II • Adelaide of Brabant • Godfrey, Lord of Gaesbeek • Matilda of Brabant • Élisabeth de Brabant • Margaretha of Brabant • Marie van Brabant vd | |
Profesio | ||
Okupo | feudatory • Krucisto vd | |
Grafo de Bruselo | ||
Dum | ekde 1179 | |
Duko de Brabanto | ||
Dum | ekde 1183 | |
Grafo de Loveno | ||
Dum | ekde 1190 | |
Margrafo de Antverpeno | ||
Dum | ekde 1190 | |
Duko de Malsupra Loreno | ||
Dum | ekde 1190 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henriko la 1-a de Brabanto, nomita la Kuraĝulo aŭ la Batalema (ĉirkaŭ 1165 - Kolonjo, 1235), estis filo de Godofredo la Animema, 3-a grafo de Loveno, duko de Lothier (Malsupra Loreno, Basse-Lotharingie aŭ Herzogtum Niederlothringen), landgrafo de Brabanto kaj margrafo de Antverpeno, kaj de Margarita de Limburgo. Henriko estis ekde 1179 grafo de Bruselo, ekde 1183 duko de Brabanto kaj ekde 1190 grafo de Loveno, margrafo de Antverpeno kaj duko de Malsupra Loreno. Asociita de sia patro al la regado de la duklando ekde 1179, en 1183 li ricevis el la imperiestro Frederiko la 1-a la titolon de duko de Brabanto.
Dum sia regado li vidiĝis enkaĉigita en la lukto por la sukcedo en la episkopejo de Lieĝo disputata inter lia frato, Alberto de Loveno, elektita urbo, kaj Alberto de Rethel, ekleziulo de Lieĝo. La imperiestro Henriko la 6-a nomumis trian disputanton, nome Lotario de Bonno, post ricevi grandan monkvanton el lia frato, la grafo de Hostada. Alberto de Loveno veturis sekrete al Romo kie li atingis papan konfirmon de lia nomumo, sed reveninte al Brabanto li trafis sin nehelpata de sia propra frato antaŭ minaco de la imperiestro, kiu venis en Lieĝon kaj punis liajn partianojn. Finfine Alberto estis murdita en 1192 laŭ ordono de la imperiestro proksime al Reims, kie li estis ĵus konfirmita de la tiea arkiepiskopo je la nomo de la papo.
La novaĵo de lia murdo okazigis ribelon en Lieĝo, el kiu devis fuĝi Lotario, kaj la kreadon de ligo kontraŭimperia formita de Henriko de Brabanto, la episkopo de Kolonjo kaj aliaj germanaj princoj. La imperiestro rezignis, kaj abandonis Lotarion, kiu same rezignis al la episkopeco, sed la ekleziuloj dividiĝis denove por la elekto de la sukcedonto. La rivaleco tiam establiĝis inter Simono, filo de la duko de Limburgo, nur deksesjaraĝa, apogita de Henriko de Brabanto, kaj Alberto de Cuyck, preferita de la pastraro kaj helpata de la grafo de Henao, kiu finfine akiros la episkopecon.[1]
Li ankaŭ partoprenis en la krucmilito de 1197 organizita de la imperiestro Henriko la 6-a al Palestino, kaj li estris roton kiu konkeris la urbojn Sidono kaj Beirut.
Notoj
- ↑ Van Hasselt, André kaj Van Hasselt, M., Historia de Béljica y Holanda, Barcelona, Imprenta del Imparcial, 1884, pp. 135-137. Tiu epizodo en pp. 93-95.