Henriko de Latvio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1187 en Magdeburgo | |
Morto | post 1259 en Livonio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Latvio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto • filozofo • romkatolika sacerdoto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Kroniko de Livonio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henriko de Latvio aŭ Henriko de Livonio - germane Heinrich von Lettland aŭ Heinrich von Livland, latine Henricus de Lettis (naskiĝis apud Magdeburg; mortis post la jaro 1259) estis germana kronikisto.
Li naskiĝis en la regiono de la germana urbo Magdeburg kaj edukiĝis interalie en la monahejo de Segeberg en Holstinio. Antaŭ la plenkreskiĝo, Henriko de Latvio en 1205 translokiĝis al Rigo kaj de tiam laboris kiel kristanisma misiisto en Livonio. Tie li en 1208 konsekriĝis pastro, kaj gvidis la paroĥon an der Ymera de la loĝloko Papendorf, latve Rubene, 12 kilometrojn norde de la urbo Wenden, latve Cēsis.
Inter la jaroj 1225 kaj 1227 li latinlingve verkis la "Kronikon de Livonio", latine „Chronicon Livoniae“ , kiu priskribas la (perfortan) kristanigon de la latvoj, livonoj kaj estonoj fare de la germanaj baltoj inter la jaroj 1180 kaj 1227. La publikaĵo estas elstara dokumenta fonto pri la historio de Baltio.
Eldonoj
- Leonid Arbusow kaj Albert Bauer (eld.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 31: Heinrichs Livländische Chronik (Heinrici Chronicon Livoniae). Hanovro 1955 (el serio Monumenta Germaniae Historica, rete legebla, kaj elŝutebla en formato PDF)
- Heinrich von Lettland: Livländische Chronik. Ein getreuer Bericht wie das Christenthum und die deutsche Herrschaft sich im Lande der Liven, Letten und Ehsten Bahn gebrochen. Nach Handschriften mit vielfacher Berichtigung des üblichen Textes aus dem Lateinischen übersetzt und erläutert von Eduard Pabst ["Kroniko de Livonio. Fidela raporto kiel la kristaneco kaj la germana regado rompis por si vojon en la lando de livonoj, latvoj kaj estonoj. Laŭ manuskriptoj kun multfoja ĝustigo de la kutima teksto tradukita el la latina kaj komentita fare de Eduard Pabst"]. Eldonejo Gressel, Reval (Talino) 1867.
Literaturo
- Hermann Hildebrand: Die Chronik Heinrichs von Lettland. magistriga tezo, Dorpat (Tartu) 1867 (rete legebla en formato PDF)
- Hermann Hildebrand: Heinrich von Lettland. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB, "ĝenerala germana biografio"). Volumo 11, eldonejo Duncker & Humblot, Lepsiko 1880, paĝoj 637–639.
Eksteraj ligiloj
Informoj pri Henriko de Latvio en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- latinlingvaj teksteroj Arkivigite je 2009-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- latinlingva plena teksto en komentita eldono