Henrik Lévay | |
---|---|
Henrik Lévay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1826 en Jánoshalma |
Morto | 16-an de decembro 1901 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Henrik Lévay [lEvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lévay Henrik estis hungara asekuristo, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis kisteleki [kiŝteleki] ekde 1886.
Henrik Lévay[1][2] naskiĝis la 16-an de aprilo 1826 en Jánoshalma (la tiama Jankovác), li mortis la 16-an de decembro 1901 en Budapeŝto.
Biografio
Henrik Lévay devenis el juda familio. Li frekventis komercan lernejon en Pest (urbo) en la 1840-aj jaroj, poste li estis komercisto en Szeged. Li batalis dum la hungara revolucio de 1848, poste li estis asekuristo en urbo Pest. En 1857 li partoprenis en fondo de la unua hungara asekura societo, post 6 jaroj li estis ĝin. En 1861 li fondis la unuan hungaran reciprokan asekuran societon, en 1882 alian societon en Vieno. Li estis levita senatano en 1886, barono en 1897. Li estis ankaŭ mecenato, ekzemple li fondis premion en 1878, li mem ricevis premion en 1868. Li edziĝis en 1852.
Liaj kontribuoj
- Vélemény a mezőgazdasági hitelintézet létesítésének módjáról. (1893)
- Néhány szó közgazdasági bajaink orvoslásáról. (1895)
- A biztosítási ügy hazánkban. (1896)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM63354;jsessionid=A66686FEC479CDBA6E920AB649B1ECF4 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://macse.hu/gudenus/mfat/fam.aspx?id=2501 nobela datenaro