Henrik Hajnal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Streicher Henrik |
Naskiĝo | la 24-an de decembro 1877 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Vicsápapáti (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 24-an de marto 1961 en Hungario Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)o | Dávid Hajnal |
Okupo | |
Okupo | advokato • universitata instruisto • interpretisto • legal author |
Henrik Hajnal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal Henrik estis hungara advokato, altlerneja instruisto, interpretisto. Lia origina familia nomo estis Streicher ĝis 1898, lia frato estis Dávid Hajnal.
Henrik Hajnal[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1877 (laŭ alia informo la naskiĝmonato estas novembro) en Vicsápapáti (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Výčapy-Opatovce en Slovakio), li mortis la 24-an de marto 1961 en Budapeŝto.
Biografio
Henrik Hajnal devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1900, poste li estis advokatkandidato en la sama urbo. Li havis propran advokatan atelieron en Budapeŝto inter 1906-1961. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 1910–1944. Depost la 2-a mondmilito li estis ankaŭ interpretisto. Lia jura laboro fokusiĝis al Danubo en internacia aspekto.
Elektitaj kontribuoj
- The Danube. It’s Historical, Political and Economical Importance. (1920)
- A Duna nemzetközi joga (1925)
- La Commission Européenne du Danube (1928)
- Il diritto internazionale privato ungherese in materia di matrimonio e divorzio (1929, france 1930)
- A korlátolt felelősségű társasági szerződés fontosabb rendelkezései (1930)
- A korlátolt felelősségű társaságról szóló törvény alkalmazása. Útmutató és iratmintatár. (kunaŭtoro, 1932, 1937)
- A nemzetközi jog eredete (1942)