Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1772 |
Morto | 26-an de novembro 1817 (44-jaraĝa) en Vajmaro |
Familio | |
Edz(in)o | Friedrich Johann von Seebach |
Infano | Amalie Winter |
Henriette Sophie Wilhelmine von SEEBACH fraŭline Stein zu Nordheim (naskiĝinta en 1773, mortinta la 26-an de novembro 1817 en Vajmaro) estis la edzino de la ĉefĉevalejulo kaj generalmajoro Friedrich Johann von Seebach. Nuptoceremonio okazis en la 15-a de oktobro 1800 en Nordheim.[1]
Vivo
Ŝia tomboŝtono troviĝis laŭ Jutta Hecker en la ĝardeno de Altenburg. Friedrich von Seebach starigis ĝin okaze de la unua datreveno mortotaga en 1818. Verŝajne ŝi mortis pro tuberkulozo. Charlotte von Schiller ĉi-prie raportis antaŭ la fratino Caroline von Wolzogen. Laŭ tio Henriette Sophie ankoraŭ estis vidita en la 15.11.1817 teatreje.[2] La tomboŝtono poste translokigitis al la Jakoba tombejo.[3][4] Ŝi ne nur havis amikajn rilatojn al Friedrich Schiller: Sophie Elisabeth Seidler[5] - sendube kun la permeso de Schiller - dediĉis al ŝia filino Amalie kvin muzikitigajn monologojn por gitara akompano el la plej gravaj ŝileraj dramoj Die Jungfrau von Orleans, Wallenstein kaj Maria Stuart.[6] Rilatojn ŝi havis ankaŭ kun Johann Wolfgang von Goethe, kiu ne nur konversaciadis kun sinjoro von Seebach ĉe Altenburg sed ankaŭ kun ŝi sole sen ties ĉeesto. Henriette von Seebach inverse ankaŭ de tempo al tempo troviĝis en la domo de Goethe.[7] Sekve oni tre tristis post la forpaso de ŝi en Vajmaro. Die Altenburg trauert. Aber auch in den Weimarer Kreis ist eine Lücke gerissen: Charlotte von Schiller trauert. Frau von Stein trauert. Die Herzogin Luise trauert. Auch Goethe nimmt teil an dem Hingang der anmutigen Frau, der er bei Hoffesten und im kleinen Kreise im Salon der Frau von Stein oftmals begegnet ist.[8] Henriette Sophie ankaŭ ĉeestis dum legado de Goethe en la salono de Charlotte von Stein kiam laŭtlegitis du tiam ankoraŭ ne publikigitaj ĉapitroj el Wilhelm Meisters Wanderjahre.[9] Rimarkinde estas ke tiaj rondoj vajmaraj - kiujn partoprenis ankaŭ Henriette von Seebach - estis pli informataj pri eldonoplanoj goetaj ol la goetaĵeldonisto Johann Friedrich Cotta mem en Stuttgart.[10]
Malgraŭ grandaj literaturaj interesoj Henriette von Seebach mem ne verkistinis, kontraŭe al ŝia filino Amalie grafino de Groß sub la pseŭdonimo Amalie Winter (1802-1879).
Familiaj detaloj
Ŝia unua edzo estis ekde 1792 generalmajoro Friedrich Wilhelm von Thüngen (Düngen), kiu jam mortis en 1793.[11] Ŝi krome estis la kuzino de Charlotte von Kalb. Eble estis Charlotte - kiu estis amatino de Schiller - kiu venigis ŝin Vajmaron. Ŝiaj infanoj el la dua geedzeco estis: Helene Henriette Friederike von Seebach (1807–1882), Amalie Karoline Charlotte Wilhelmine Henriette von Seebach (1802–1879) kaj August Gustav Wilhelm Adolf von Seebach (1813–1862).
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ https://www.einegrossefamilie.de/egf/abfrage.pl?aktion=person_zeigen&person_id=82292&sprache=de
- ↑ Jutta Hecker: Die Altenburg: Geschichte eines Hauses, Gustav Kiepenheuer Verlag, Weimar 1858, p. 51.
- ↑ https://de.findagrave.com/memorial/135724775/henriette-sophie_wilhelmine-von_seebach
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-06. Alirita 2021-09-09.
- ↑ Ŝi estis la patrino de la de Goethe apogita pentristino Louise Seidler.
- ↑ "Fünf Monologe von Schiller grösstentheils nach den Kompositionen von Reichardt und Zumsteeg mit leichter Guitarrenbegleitung gesetzt und dem Hochwohlgebornen Fräulein Henriette von Seebach zugeeignet / von E. Seidler". Ekzemplero ĉe HAAB Reichardt kaj Zumsteeg ankaŭ apartenis al la amikaraj rondoj ĉirkaŭ Schiller - Zumsteeg estis kunlernejano de Schiller ĉe Karlo-lernejo.
- ↑ Kp. leteron de Christiane von Goethe al la edzo de la 24.5.1810 ---Seit wir wieder von Jena zurück sind, haben mich folgende Damen besucht: die Schopenhauer, welche künftigen Donnerstag nach Ronneburg geht, die Frau von Schiller, die Hofmarschallin von Egloffstein und die Frau von Seebach.--- Ĉe: Hans Gerhard Gräf (eld.): Goethes Briefwechsel mit seiner Frau, vol. 2: 1807-1816, Rütten & Loening, Frankfurt 1916, p. 129. Henriette von Seebach kvazaŭ havis la rolon de interna kuriero inter Goethe kaj Christiane. Kp. samverkie p. 48, 55, 78, 146 kaj 158.
- ↑ Hecker 1858, p. 52
- ↑ Letero de Charlotte von Stein al Fritz von Stein de la 22.4.1808: Goethes Gespräche Biedermannsche Ausgabe, Bd. 2: Gespräche der Jahre 1805–1817, hrsg. von Wolfgang Herwig, München 1998, p. 306. ---Vor einigen Tagen las Goethe aus seiner Fortsetzung von "Wilhelm Meister", welche "Wilhelm Meisters Wanderjahre" heißt, bei mir zwei Geschichten vor. Gräfin Henckel, ihre Tochter, Mama Seebach, Henriette Seebach, die Schillern, Bose waren eben bei mir. Er war gekommen, um mir etwas Botanisches zu erklären, welches ein besonderer Auswuchs an einem Lackstock, den ich besitze, veranlaßte. Er hat dieses mit einer Deutlichkeit getan, daß man das innere Leben davon ergreifen konnte. Die Damen hätten ihm gern die Hände geküßt---.
- ↑ http://www.goethezeitportal.de/fileadmin/PDF/db/wiss/goethe/wanderjahre_bunzel.pdf
- ↑ https://geneagraphie.com/getperson.php?personID=I706804&tree=1