Henninger-bierfarejo | ||
---|---|---|
registrita marko • bierfarejo vd | ||
Dum | 1881 - 2000 | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | biero | |
Henninger-bierfarejo estis grava bierfarejo en Frankfurto ĉe Majno, Germanio. La bierfarejo havas siajn radikojn en la bierfara domo de Eberhard Stein el 1655. Nun ĝia posedanto estas la Radeberger grupo kaj ĝi ankoraŭ ekzistas kiel varomarko. La biero nun estas enboteligata de la Binding Brauerei ankaŭ en Frankfurto. La Henninger familio estas malnova nobela familio el okcidenta Bavario kiu ankaŭ havas bierfarejojn ekster Rothenburg ob der Tauber kaj Erlangen jam ekde la 1790-aj jaroj.

Henninger-turo (malkonstruita en 2013)
La Henninger varomarko vendas la sekvajn bierojn:
- Kaiser Pilsner
- Export - Spica, premia biero.
- Radler - Biero kaj limonado miksaĵo.
- Diät-Pils - Biero kun malmulte da karbohidrato.
- Highlander - Farita kun viskia malto.
Eksteraj ligiloj
- Retejo Arkivigite je 2018-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.