Hendrik Willem Mesdag | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1831 en Groningen |
Morto | 10-an de julio 1915 (84-jaraĝa) en Hago |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Sina Mesdag-van Houten |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto • pentristo |
Verkoj | Boten op het strand bij Scheveningen Menno David Graaf van Limburg Stirum (1807–1891). Adjudant des konings, luitenant-generaal Panoramo Mesdag Album amicorum attributed to Hendrik Willem Mesdag (1831-1915), painter |
Hendrik Willem Mesdag (Groningo, 23-an de februaro 1831 – Hago, 10-an de julio 1915) estis nederlanda pentristo, akvarelisto, akvafortisto kaj litografisto.
Mesdag estis la majstro-marvidaĵopentristo de ŝeveningaj fiŝistaj barkoj. Li apartenis al la Haga skolo. Lia plej konata verko estas la Panoramo Mesdag de Scheveningen, videbla en la Zeestraat 65 en Hago. Breeuwen (Kalfatrado) kaj Voorbereiding voor vertrek (Preparado por foriro) estas du aliaj pentraĵoj de Mesdag. Li ankaŭ estis fama artkolektanto kun propra muzeo, la Muzeo H.W. Mesdag, nuntempe konata per la nomo La Mesdag kolekto, je la Laan van Meerdervoort 7 en Hago.
Bildaro
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.