Hemulo | |
---|---|
fikcia grupo | |
Kreita de | Tove Jansson |
Verko | Mumi-Trolli Mumin La ĉapelo de la sorĉisto Muminvalo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | hemuloj |
Loĝloko | Muminvalo (loko) |
Okupo | filatelisto, botanikisto, ornitologo |
Amikoj | Mumin-familio |
Parencoj | pluraj aliaj hemuloj |
Hemulo (esperanta traduko el Sten Johansson; svede hemul, finne hemuli) estas la nomo de fikcia rolulo kaj de ties fikcia specio en Mumin-libroj kaj bildliteraturoj de Tove Jansson kaj en animaciaj serioj, kiuj rakontas pri Mumintroloj. Ordinare la hemulo (svede hemulen) signifas nur najbaron de la Mumin-familio, kiu estas plantosciencisto kaj ornitologo, antaŭe filatelisto. Tamen en la libroj, bildliteraturoj kaj animacioj estas ankaŭ aliaj figuroj de specio hemulo. Hemuloj ordinare estas trankvilaj figuroj, kiuj estas stresataj pro iuj malmultaj aferoj. Kutime ĉiu hemulo okupiĝas pri unusola intereso, ekz-e kolekti florojn, aŭ poŝtmarkojn, aŭ papiliojn, kaj ignoras ĉion alian. Multaj hemuloj estas viraj, sed surhavas longan vestaĵon kiu similas al virina robo. Ankaŭ la policisto de Muminvalo estas hemulo.
Eksteraj ligiloj
- ĈAPELO DE SORĈISTO Arkivigite je 2021-08-05 per la retarkivo Wayback Machine, esperantigis Sten Johansson, alirita 2021-08-05
|
|