Hematito (de la greka αιματoεις, "sanga") estas ruĝbruna fer-erco, kiu kristaliĝas laŭ trigona kristalsistemo.
Hematito estas fer-oksid-mineralo laŭ la kemia formulo Fe2O3. Ĝia Mohs-dureco estas inter 5 kaj 6. La koloro estas ruĝbruna, ŝtalgriza aŭ nigra. La frotkoloro plej ofte estas karakterize sangoruĝa — tial la nomo. La mineralo povas enhavi etan kvanton da magnezio, mangano kaj titano.
Oni akiras hematiton per minado de sangino (miksaĵo de hematito kaj argilo). Sanginminado estis tre frua minada aktivado de la homo, oni trovis la mineralan pulvoron jam ĉe la homoj de Pinnacle-Point (en Sudafriko, datado: -164000).
- Uzado
- Hematito estas la plej grava erco de fero.
- Hematito estas vaste uzata pigmento (eĉ ne venena). Ĝi estis uzata por pentrado jam en la kavopentraĵoj (Lascaux ...), poste en klasika pentrado (ekz-e pentraĵo de Leonardo. Krome ĝi ankaŭ uzatas por korpopentrado (hodiaŭ himboj en Namibio aplikas ĝin kiel kosmetikaĵon).
- Hematito estas ŝatata gemo kun forta metaleca brilo post polurado. Sed ĝi estas facile atakebla per varmo, saloj kaj acidoj.
Literaturo
- Edition Dörfler: Mineralien Enzyklopädie. Nebel Verlag, ISBN 3-89555-076-0
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.