Parazitaj vermoj, ofte menciataj kiel helmintoj estas divido de eŭkariotaj parazitoj.[1] Ili estas vermecaj organismoj kiuj loĝas kaj manĝas el vivantaj gastigantoj, ricevante nutradon kaj protekton dum profitas el la nutraĵo de la gastiganto, al kiu oni kaŭzas malfortigon kaj malsanojn. Tiuj kiuj loĝas en la interno de la digesta sistemo estas nomataj intestaj parazitoj. Ili povas vivi ene de homoj same kiel ĉe aliaj animaloj.
Helmintologio estas la studo de parazitaj vermoj kaj ties efikoj sur iliaj gastigantoj. La vorto helminto devenas el la greka hélmins (ἡ ἕλμινς), malfruhelena vorto por vermo.
Notoj
- ↑ Maizels RM, Yazdanbakhsh M (2003). “842/465/1/Maizels_%26_Yazdanbakhsh.pdf Immune regulation by helminth parasites: cellular and molecular mechanisms”, Nat. Rev. Immunol. 3 (9), p. 733–44. doi:10.1038/nri1183.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.