Hello Kitty | |
---|---|
![]() | |
anthropomorphic cat • pupo • fictional felids | |
Kreita de | Yuko Shimizu |
Rolita de | Megumi Hayashibara |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | ina |
Loĝloko | Londono |

Butiko de Sanrio kun plejparte Hello-Kitty-produktoj
Hello Kitty (japane ハローキティ, Harō Kiti, plennome: Kitty White) estas fikcia kat-forma figuro de la japana firmao Sanrio. La angla frazo Hello Kitty signifas „Saluton, kateto“.
La figuro Hello Kitty estas stiligita prezento de eta blanka kato. Ofte nur la kapo estas montrata. Ĝi portas kolorajn bantojn, florojn aŭ simile ĉe la maldekstra orelo, kaj malhavas buŝon. La figuro estas protektita kiel varmarko. Multegaj produktoj estas per-licence surmerkatigitaj kun tiu figuro, kiu ekzempligas la japanan "kawaii"-kulturon (proks. "dolĉa, ĉarma, dorlota, infaneca").

Aviadilo de EVA Air kun Hello Kitty
_2017-07-24.jpg.webp)
Trajno de Metroo de Taojuano kun Hello Kitty
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.