Heller | |
---|---|
Heller um alta akvo en Betzdorf | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato; Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 30,2 km |
Fluo | |
Fonto | norde de Würgendorf |
Enfluejo | en la Sieg (rivero) |
- Alteco | 190 m |
Geografio | |
La rivero Heller estas 30,2 km longa, maldekstra alfluanto de la rivero Sieg en Heslando, Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio). Ĝia akvokolekta baseno estas 204,231 km². La areo koincidas kun la Hellerbergland (montarlando de la rivero Heller), kiu estas la suda parto de Siegerland kaj la norda deklivode la mezmontaro Vestervaldo. Jam je la 24a de junio 1350 la rivero estis menciita en dokumento kiel „Helre“.[1]
Iro
Fonto
La rivero Heller fontas en la okcidenta parto de Heslando, en la Lahn-Dill-distrikto, iom oriente de la limo alNordrejn-Vestfalio, ĉe la montselo inter la 560,7 m alta monto Donnerhain en la okcidento kaj la ĉirkaŭ 578m alta Sinnerhöfchen en la oriento. Ambaŭ pintoj apartenas al la masivo Kalteiche, la sudoriento etendiĝo de la montaro Rothaargebirge, kies ĉefa pinto situas norde de la fonto. La monto „Sinnerhöfchen“ situas sur la akvodislimo Lahn-Sieg.
La fontareo de la Heller troviĝas en „Staatsforst Haiger“ (ŝtata forsto) ĉirkaŭ 2,5 km norde de la komerca kaj industria areo „Haiger-Kalteiche“ nordokcidente de Haiger, apud la nordorienta nordrejn-vestfalia Würgendorf (distrikto Siegen-Wittgenstein), urboparto de Burbach. Apud la fontejo, kiu estas en alteco de ĉirkaŭ 490 m, troviĝas unu el pluraj kruciĝoj de la federacia strato B 54 kun la A 45.
Supra kaj meza riverparto
Komence la rivero fluas paralele al la limo inter Norrejn-Vestfalio kaj Hesio tra sudo de la masivo Kalteiche suden, ĉe la nordorienta vilaĝrando de Würgendorf ĝi pasas la limon al Nordrejn-Vestfalio kaj turnas sin okcidenten en la valo de la meza Heller.
La Heller nun fluas tra la t.n. Freier Grund (libera teritorio) en unue okcidenta ĝis sudokcidenta, poste nodokcidenta direkto tra la sudo de Siegerland de Würgendorf trans Burbach al la urboparto Wahlbach, kie alfluas de maldekstre la rojon Buchheller. Ĝi atingas fine Neunkirchen. En Neunkirchen alfluas la Wildebach.
Malsupra riverparto kaj buŝiĝo
Ekde la alfluejo de la Wildebach en Neunkirchen Heller denove turnas sin sudokcidenten.
Post 16,59 km la Heller transas la limon al Rejnlando-Palatinato, kie ĝi en la distrikto Altenkirchen atingas la lokojn Herdorf, Grünebach kaj post la alfluo de la rivero Daade, Alsdorf.
En Betzdorf ĝi enfluas en alteco de ĉirkaŭ 210 m la riveron Sieg. La avaraĝa akvokvanto tie estas 3,8 m³/s[2]
Flankriveroj
La tabelo montras la plej grandajn flankriverojn de Heller ekde la fonto ĝis la anbuŝiĝo-
nomo | flanko | longeco (km)[3] | akvokolekta areo (km²)[3] | alteco de la enfluejo[4][5] | DGKZ[3] | trafluantaj lokoj (* enbuŝiĝo) |
---|---|---|---|---|---|---|
Siegenbach | dekstre | 0,81 | 0,76 | 414 m ü. NN | 2722132 | Würgendorf * |
Höhbörnchen | maldekstre | 1,12 | - | alteco 400 m | – | Würgendorf * |
Bachseifen | dekstre | 2,27 | 1,84 | 390 m | 272214 | – |
alfluo | maldekstre | 1,58 | - | 373 m | 2722152 | Burbach |
alfluo | dekstre | 1,25 | - | 373 m | − | – |
Ginnerbach | maldekstre | 2,21 | 2,51 | 355 m | 272216 | Burbach * |
Burbach | maldekstre | 4,10 | 3,24 | 352 m | 272218 | Burbach * |
Buchheller | maldekstre | 8,93 | 14,38 | 325 m | 272229 | Lippe, Burbach * |
Gilsbach | dekstre | 4,34 | 7,25 | 310 m | 272232 | Gilsbach, Wahlbach * |
Mischebach | maldekstre | 5,68 | 7,41 | 296 m | 27224 | Wiederstein * |
Ballenbach | dekstre | 1,27 | - | 290 m | − | – |
Volkersbach | dekstre | 3,21 | 5,35 | 285 m | 272252 | – |
Wildebach | dekstre | 11,67 | 28,94 | 257 m | 27226 | Wilden, Salchendorf, Neunkirchen * |
Seelbach | maldekstre | 4,59 | 5,95 | 254 m | 272272 | Altenseelbach, Neunkirchen * |
Daadenbach | maldekstre | 3,05 | 3,02 | 248 m | 2722732 | Altenseelbach, Struthütten * |
Dermbach | dekstre | 2,28 | 8,49 | 240 m | 272274 | Dermbach, Struthütten * |
Sottersbach | maldekstre | 6,07 | 8,00 | 238 m | 272276 | Herdorf * |
alfluo | dekstre | 1,97 | - | 220 m | – | – |
Hohlgrünebach | dekstre | 2,54 | 2,31 | 200 m | 272278 | Grünebach * |
Daade | maldekstre | 16,03 | 53,28 | 196 m | 27228 | Emmerzhausen, Daaden, Schutzbach, Alsdorf * |
Steinrother Bach | maldekstre | 3,70 | 5,75 | 189 m | 2722929 | Alsdorf * |
Imhäuserbach | dekstre | 4,96 | 5,05 | 188 m | 272294 | Offhausen, Herkersdorf, Alsdorf * |
Ĉirkaŭo
Karakteristike por la regiono Hellerbergland estas la profundaj valoj kun foliarbaroj en la valoj kaj picearoj sur la montj. La plej alta monto estas la Lipper Nürr kun alteco de 616,9m.
Vilaĝoj kaj urboj ĉe la rivero Heller
|
|