Hellenbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ejfelo, Rejnlando-Palatinato, |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 7,672 km |
Fluo | |
Fonto | norde de Königsfeld |
- Alteco super marnivelo | 291 m |
Enfluejo | en Sinzig en la riveron Ahr (Rejno) |
- Alteco | 60 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Sinzig kun la urbopartoj Löhndorf kaj Westum |
La rivereto Hellenbach estas apenaŭ ok kilometroj longa, orografie dekstra kaj suda flankrivero de la rivero Ahr (Rejno) en Rejnlando-Palatinato (Germanio).
En sia supra parto ĝi nomiĝas Löhndorfer Bach, kelkfoje ĝi ankaŭ nomiĝas Kuhbach.
Geografio
Rivervojo
La rivereto fontas ĉ. du kilometroj norde de Königsfeld. La fonto situas sur alteco de 291 m super marnivelo. De tie la rivereto fluas nordorienten kaj atingas la kastelon Vehn. La Hellenbach daŭrigas sian vojon nordorienten kaj trafluas la urbopartojn Löhndorf kaj Westum de Sinzig kie alfluas la Bach vom Gerhardshof (rojo de la bieno Gerhardshof). Ĝi turnas sin norden kaj enluas en Sinzig en la de okcidento venantan riveron Ahr (Rejno).
Akvokolekta areo kaj alfluantoj
La akvokolekta areo havas grandecon de 11,7 km².
- la alfluantoj estas (rivermalsupren)
nomo | akveja kodo | longeco (km) | direkto | akvokolekta areo (km²) | loko |
---|---|---|---|---|---|
sennoma | 1,7 | maldekstre | kastelo Vehn | ||
Bach vom Gerhardshof | 27189962 | 2,4 | dekstre | 3,607 | Westum |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.