Helleborus niger | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Heleboro [1] (latine Helleborus) estas genro de florantaj plantoj el la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi inkluzivas almenaŭ 20 speciojn de kiuj multaj estas venenaj.
La genro estas enlanda en Eŭropo, de Britio al Hispanio kaj Portugalio kaj orienten tra la regiono de la Mediteraneo, en Rumanio kaj Ukrainio, norda marbordo de Turkio en la Kaŭkazo. La plej granda koncentriĝo de specio estas en la Balkano.
La floroj havas kvin petalojn (reale sepaloj kaj tepaloj ). La sepaloj kaj petaloj ne falas sed restas sur la planto. Lastatempaj esploroj en Hispanio sugestas ke la kaliko kontribuas al la evoluo de semoj (Herrera 2005).
Kvankam iuj floroj de iuj specioj povas ŝajni sovaĝaj rozoj, ili ne apartenas al la familio de la Rozacoj (Rosaceae).
Nigra heleboro (vidu la apudan floron) [2] aŭ Kristnaska rozo (Helleborus niger) apartenas al la genro Heleboro, kiel ankaŭ la Orienta heleboro (Helleborus oriëntalis). Ĝi estas konata kiel sorĉistina herbo.
Kelkaj specioj
- Helleborus atrorubens
- Helleborus croaticus
- Helleborus cyclophyllus
- Helleborus dumetorum
- Helleborus multifidus
- Helleborus niger (Nigra heleboro aŭ Kristnaska rozo)
- Helleborus odorus
- Helleborus orientalis (Orienta heleboro)
- Helleborus purpurascens
- Helleborus thibetanus
- Helleborus torquatus
- Helleborus viridis
- Kompleta listo