Mov-helico estas alohava ŝraŭbforma (helico-forma) aparato (movilo), uzanta la rotaciomomanton de motoro aŭ gasturbino por estigi tir-puŝforton en aero aŭ en akvo. Ĝi movas helpe de aloj, kiuj estas ekipitaj normalokaze steloforme.
Efika principo kaj uzo
La alo estas tiel formita kaj direktita, ke ĝi estas oblikve aŭ asimetrie ĉirkaŭfluata dum la rotacio en la medio, ekz. aero aŭ akvo. Tiel estiĝas premo, kiu antaŭenpuŝas la pelitan objekton. Ĉiu unuopa alo kaŭzas dinamikan levoforton, oblikve direktitan (puŝon).
Tiuj efikoj movas la veturilojn, ĉefe ŝipojn, aerkusenajn boatojn, helican marĉoboaton, motorajn aviadilojn kaj helikopterojn, produkatnte aerfluegon per helico aŭ ventoliloj. La helico signifas en malvasta senco nur tiun aparaton, kiu transdonas povumon al la ĉirkaŭa medio. Per inverso de la rotciasencumo de helico, la movo de veturilo inversas.
La mala procezo, kiam io akceptas povumon el la ĉirkaŭa medio okazas ekz. ĉe energioprodukto per turbinoj aŭ ventradoj tra generatoro. Tiujn oni nomas kelkfoje repeleroj.
Teorie, la helico rigardeblas kiel rotacianta ´padelo (kun plata efika surfaco), kaj la estiĝanta levforto signifas la tirforton (movforton). Ĉar la ĉerande lokataj helicaj partoj moviĝas per la plej granda rapideco, oni povas atingi la plej grandan levforton. Ju pli la longeco de la padelo estas granda, des pli la tanĝanta rapideco estas alta; komparante helicon kun longaj aloj kaj helicon kun mallongaj aloj, por la sama randa rapideco la helico kun longaj aloj malpliiĝas. .
Diversaĵoj
- ĝustigebla helico: ties aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozstato;
- variigebla helico: ties aloj estas eĉ ĝustigeblaj dum rotacio;
- aliaj: dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto).