Helga DREHER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1944 en Neustadt an der Orla)[1] estas germana (eksa) pedagogino kaj verkistino metanta fokuson je Vajmaro.
Vivo
Post studo de germanistiko kaj anglistiko ĉe la Universitato de Jena ŝi deĵoris dum kvarona jarcento kiel instruistino de la angla lingvo kaj fakkonsilistino en Hermsdorf. Post Turniĝo ŝi laboris en Bad Berka ĉe "Thüringer Institut für Lehrerfortbildung" (ThILLM; pluklerigejo por instruistoj) kie ŝi responsis ekz. pri novaj horartabuloj kaj eldonoj pri instruadevoluigo kaj didaktiko por la fako de angla lingvo.[2] Post transloĝiĝo Vajmaron (2003) ŝi ekverkistis. Multaj ŝiaj verkoj havas rilaton al Vajmaro.
Temoj
Ĉe Torhaus (2010) Dreher prezentis iel alproprigon de la urbo de la klasikuloj al si mem, sub la identeco de la tridekjaraĝulino Alma. Alma, kiu heredis domon en Vajmaro, do rakontigas diversajn vajmaranojn pri si kaj la pasigo de la ĵuse lastapasintaj jaroj - kaj ĉio fone estas kun la celo de fikcia restaŭrado de la pordegejo ĉe Erfurter Straße.[3] La skribostilo de ŝia una verko taksatas de legintoj rava kaj flua.[4][5]
Ĉe Frauenplan temas pri krimliteraturo: la fratinoj Alex kaj Nadja volas ĝui trankvilan semajnfinon en Vajmaro. Sed multo neatendita intervenas kaj kun aliaj amikinoj ili decidas meti sin sur la persekuto de krimfarinto. Kelkaj scencoj aludas al la garnizono de Ruĝa Armeo en najbara Nohra.[6]
Dreher kombinas memorojn de klasika Vajmaro kaj de unuopaj travivaĵoj. Humuro, vivoĝojo engaĝiĝo kaj amikiĝo helpas mastri eĉ la plej komplikajn situaciojn.
Verkoj
- Das Torhaus. Eine mysteriöse Erbschaft mit Folgen, Verlag tredition, dua eldono, Hamburgo 2019, ISBN 978-3-7497-2213-6 (unua eldono ĉe Bertuch-Verlag, Vajmaro 2010)
- Frauenplan - Denk nicht, du kommst davon ..., Verlag tredition, Hamburgo 2018, ISBN 978-3-7469-5712-8
- Wie ein Blatt im Wind, epubli 2017, ISBN 9783956454707
- (trilogio) Zeit zum Atmen, Die Seele lauscht, Mit allen Sinnen, epubli 2017
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ etbiografio ĉe Thüringer Literaturrat
- ↑ Dreher ĉe Turingia eduksimpozio, 2005 por ThILLM
- ↑ Konincide post romanskribofino tiu ĉi ejo vere restaŭritis!
- ↑ laŭ recenzo de Evelyn Werner, 2011
- ↑ recenzoj de legintoj ĉe Amazon
- ↑ https://www.helgadreher.de/sowjetsoldaten.html