Helene Lange | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Helene Lange | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1848 en Oldenburgo | ||||
Morto | 13-an de majo 1930 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Friedhof Heerstraße vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Germanio vd | ||||
Partio | Germana Demokratia Partio • Free-minded Union vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Gertrud Bäumer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • socia laboristo • pedagogo • redaktisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd | ||||
Aktiva en | Hamburgo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Helene LANGE (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1848 en Oldenburgo, mortinta la 13-an de majo 1930 en Berlino) estis germana pedagogino, pionirino feminisma kaj politikistino de DDP (socialliberalisma partio). Inter 1919 kaj 1921 ŝi urbokonsilianis en Hamburgo.
Vivo
Post la frekvento de la Cecilio-lernejo en sia naskiĝurbo ŝi trejniĝis por la profesio instruista kaj gvidis, post translokiĝo al Berlino en 1872, la porinstruistinan seminarion de f-ino Crain. Ekde la jaro 1888 ŝi estris la realaĵ-kursojn porvirinajn, kiuj ŝanĝiĝis en 1893 je gimnaziaj respektive malhumanismaj gimnaziaj kursoj.
Kune kun Auguste Schmidt kaj Marie Loeper-Housselle ŝi fondis en 1890 en Friedrichroda "Allgemeiner Deutscher Lehrerinnen-Verein/ADLV" (Ĝenerala germana porinstruista asocio). Ŝi estrinis ĝin kiel ankaŭ la berlinan kaj la ĝeneralan Germanan Porvirinan Asocion. Krome ŝi anis ĉe "International Council of Women".
Lange verkis: »Leitfaden für den Unterricht in der Geschichte der französischen Literatur« (en franca tradukado »Précis de l'histoire de la littérature française«; Berlino 1885); »Schillers philosophische Gedichte« (Berlino 1887); »Die höhere Mädchenschule und ihre Bestimmung« (Berlino 1887); »Frauenbildung« (Berlino 1889; post impresoj gajnitaj dum studvojaĝo al Anglujo); »Entwickelung und Stand des höhern Mädchenschulwesens in Deutschland« (laŭ komisio de la Prusia ministerio pri edukado okaze de la ĉikaga Monda Kolumba Ekspozicio, Berlino 1893) kaj multe da pamfletoj kaj prelegaj surpaperigitaĵoj servantaj al la porvirina kaj porinstruistina movadoj. Ekde 1893 ŝi eldonis la monatgazeton berlinan »Die Frau« kaj kun Gertrud Bäumer (kiu iĝis ankaŭ ŝia vivpartnerino) la manlibron »Handbuch der Frauenbewegung« (volumoj 1–4, Berlino 1901/02).
Honoroj
- 1923: honora doktoreco en Tübingen[1]
- 1925: honora prezidanteco de DDP[2]
- 1928: honora civitaneco de Oldenburgo; hodiaŭ en pluraj urboj ekzistas lernejoj nomitaj por ŝi
- ekde 2009: aljuĝo fare de la oldenburga universitato de la Lange-premio al novaj scienculoj natursciencaj-teknikaj[3]
- 2002: en Bremeno strato en la kvartalo Neustadt nomiĝis por ŝi[4]
Notoj
- ↑ Angelika Schaser: Helene Lange und Gertrud Bäumer. Eine politische Lebensgemeinschaft. (= L'homme Schriften. 6). Kolonjo 2010, ISBN 978-3-412-09100-2, p. 261-262
- ↑ Lothar Albertin/Konstanze Wegner (eld.): Linksliberalismus in der Weimarer Republik. Die Führungsgremien der Deutschen Demokratischen Partei und der Deutschen Staatspartei 1918–1933. Droste, Düsseldorf 1980, ISBN 978-3-7700-5104-5, p. 443, notoj
- ↑ "Helene-Lange-Preis - Frauen in der Wissenschaft"
- ↑ "Kaufrausch am Deich"
Eksteraj ligiloj
- Vikifontaĵoj
- Verkoj surrete
- Informoj pri Helene Lange en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Gazetartikoloj de kaj pri ŝi Arkivigite je 2021-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Prie ĉe LeMO
- Prie ĉe FemBio
- Kerstin Wolff: "Helene Lange: Eine Lehrerin in der bürgerlichen Frauenbewegung", Bundeszentrale für politische Bildung, 8.1.2009
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 164-165 (tie ĉi interrete)