Helbling-domo | |||
---|---|---|---|
| |||
loĝdomo • palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo • Gotika arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1500 | ||
Lando | Aŭstrio vd | ||
Situo | Innsbruck | ||
Adreso | Herzog-Friedrich-Straße 10 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 16′ 6″ N, 11° 23′ 36″ O (mapo)47.268411.3932Koordinatoj: 47° 16′ 6″ N, 11° 23′ 36″ O (mapo) | ||
| |||
La Helbling-domo (germane: Helblinghaus) estas konstruaĵo situanta en la malnova urbokerno de Innsbruck, tre proksime al Ora Tegmento, Herzog-Friedrich-Straße nr 10.
Priskribo
La origina strukturo estis konstruita en la 15-a jarcento, sed evoluis signife kun novaj arkitekturaj stiloj en postaj jarcentoj.
Origine konstruite kiel urba domo, la Helbling-domo estis formita memstare per sia fasado frugotika-baroka. La "glazur-similaj" rokokaj stukornamaĵoj aldonitaj en la frua 18-a jarcento - la arkoj, fenestrokadrumoj, korbeloj, timpanoj, maskoj, skulptaĵoj, kaj konkoj - kontribuis al kreado de tiu unika konstruaĵo, kies dezajno helpas kapti la lumon. Ĝi estis farata en la stilo de la Skolo de Wessobrunn.
La Helbling-domo estis kompletigita en 1732 fare de Anton Gigl. La konstruaĵo estis nomita laŭ Sebastian Helbling, kiu posedis la konstruajn de 1800 ĝis 1827.