Hekato

Sekso ina
Eble sama Artemiso, Trivia
Familio
Patro Perseso
Patrino Asterio
Infanoj Crataeis, Medea, Kirko, Skilo
Amkunuloj Tritono, Ĉielo, Eeto

HekatoHekata (helene Ἑκάτη) estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj.

Hekato personigas la aspekton de sojloj (naskiĝo, vojkruciĝo) kaj la aliformiĝon (sorĉo kaj magio) kaj kultiĝis kiel diino de sorĉistinoj, ĉefe jam dum Mezepoko. Do ŝi reprezentas la tenebran aspekton de la granda diino.

Triopa ŝi estas, ĉar oni identigis ŝin kun la ĉiela Feba aŭ Febo, tera Diana kaj submonda (Hadesa) Proserpina. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj.[1]

Bildaro

Referencoj

  1. <Komentario al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 94.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.